Taktaszada

Hungaria urbo

Taktaszada (taktasada) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Szerencs.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Taktaszada situas sur ebenaĵo, laŭ rojo nomata "Takta", fine de mallonga sakovojo, laŭ fervojo Miskolc-Nyíregyháza. Szerencs troviĝas 8, Tokaj 20 (aere nur 9), Miskolc 33 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1270 en formo Zoda. En 1567 kaj en 1711 la vilaĝo senhomiĝis, en 1620 kaj en 1717 refondiĝis. En 1831 kaj en 1855 ĥolero okazis. En 1919 la rumana armeo okupis la komunumon. En la 1920-aj jaroj kaj en 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj. En 1960 kolĥozo formiĝis.

Vilaĝservoj estas lernejo, kulturdomo, biblioteko, poŝto, kuracejo, apoteko, unupersona polico, kafejeto, 2 drinkejoj, 7 vendejoj.

Vidindaĵoj redakti