Tamás Bártfai [tamAŝ bArtfai], aŭ Tamas Bartfai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bártfai Tamás estas hungara-sveda-usonana biokemiisto, neŭrologo, profesoro, membro de Academia Europaea (1994), membro (honora (2002)) de Hungara Scienca Akademio, membro ekstera de Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj (2007).

Tamás Bártfai
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1948 (1948-08-13) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco HungarioUsonoSvedio
Alma mater Universitato RockefellerUniversitato de StokholmoUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo neŭrosciencisto • neŭrologo • biokemiisto • scienca esploristo
vdr

Tamás Bártfai [1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1948 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tamás Bártfai frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris bakalaŭron (BSc) en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1971, poste li akiris Ph.D el biokemio jam en Stokholmo en 1973. Post 2 jaroj li estis docento en Stokholmo. Li profesoriĝis en 1986. Inter 1996 kaj 2000 li gvidis la esploradon en Bazelo, poste li revenis al Karolinska Institutet. Post iom da tempo li ricevis postenon en La Jolla en Kalifornio. Li esploras kontaktojn inter kemio kaj efikoj de febroj kaj konvulsioj en la cerboj. Li ricevis hungaran premion en 1966, poste svedajn kaj usonajn premiojn.

Fontoj redakti