Tamás Mendelényi

Tamás Mendelényi [tamAŝ mendelEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mendelényi Tamás estis hungara skermisto (sabristo), olimpiano, olimpika kaj monda ĉampionoj, trejnisto, kirurgo. Lia unua edzino estis Judit Ágoston.

Tamás Mendelényi
Tamás Mendelényi en 1960
Tamás Mendelényi en 1960
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1936 (1936-05-02)
en Budapeŝto
Morto 6-an de septembro 1999 (1999-09-06) (63-jaraĝa)
en Várgesztes
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Judit Ágoston
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Tamás Mendelényi[1] naskiĝis la 2-an de majo 1936 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de septembro 1999 en Várgesztes (laŭ alia informo en Budapeŝto).

Biografio redakti

Tamás Mendelényi skermis en pluraj sportkluboj inter 1950–1964 en Budapeŝto. Li maturiĝis en gimnazio en 1954 kaj li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1961, kiun li levis al kirurgia diplomo post 3 jaroj. Spite tion li neniam kuracadis. Li apartenis al la hungara nacia skerma teamo inter 1956–1964, dum li estis hungara ĉampiono en 1956 kaj 1964. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1960 kun ora medalo teame, krome en mondĉampionumoj li estis la unua dufoje same teame. Li akiris trejnistan diplomon en 1968, kiun li levis al pli valora en 1973 en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li estis ĉeftrejnisto de la brita skerma teamo inter 1979–1982, poste li disidis, tial la hungara ŝtato forprenis liajn hejmajn havaĵojn en 1983. Depost fino de la socialismo li vizitis Hungarion kaj fine li hejmenvenis en 1993. Li edziĝis dufoje en 1959 kaj 1984, lia unua edzino naskis 2 filinojn en 1962 kaj 1967. Li ricevis kelkajn premiojn inter 1960-2009 (la lastan jam postmorte).

Fontoj redakti

Referencoj redakti