Judit Ágoston [Agoŝton], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ágoston Judit estis hungara skermisto (rapiristo), olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Mendelényi Tamásné ekde 1959. Ŝi estis edzino de Tamás Mendelényi.

Judit Ágoston
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1937 (1937-01-21)
en Miskolc
Morto 12-an de majo 2013 (2013-05-12) (76-jaraĝa)
en Göd
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gimnastika Universitato de Budapeŝto
Familio
Edz(in)o Tamás Mendelényi
Okupo
Okupo skermanto • instruistosporta trejnisto
vdr

Judit Ágoston[1][2] naskiĝis la 21-an de januaro 1937 en Miskolc, ŝi mortis la 12-an de majo 2013 en Göd.

Biografio redakti

Judit Ágoston maturiĝis en gimnazio en 1955 en Miskolc, post 4 jaroj ŝi akiris pedagogian diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Jam dum la gimnaziaj jaroj ekde 1951 ŝi skermis en sportklubo, dum la studentaj jaroj jam en Budapeŝto. Ŝia trejnisto estis longe Béla Bay. En universiado ŝi akiris oran medalon en 1957, poste ŝi estis hungara ĉampiono trifoje teame, sed en mondĉampionumoj ŝiaj plej bonaj rezultoj estis 2 arĝentaj kaj sola bronza medaloj. Ŝi estis olimpiano en Somera Olimpiko 1964 kun ormedalo. Inter 1969-1972 ŝi estis instruisto en la sporta lernejo, inter 1975-1985 ŝi estis trejnisto en sportklubo, ja en 1975 ŝi ikiris ankaŭ trejnistan diplomon. Inter 1987-1992 civile ŝi estis oficisto de la Hungaraj Ŝtatfervojoj. Ŝi edziĝis en 1959 kaj naskis 2 filinojn en 1962 kaj 1967. Ŝi ricevis signifan ŝtatan premion en 1964.

Ŝia disertaĵo redakti

  • Légzőgyakorlatok alkalmazása a gyógytestnevelésben (1959)

Fontoj redakti

Referencoj redakti