Taniojaŭtio (Xanthosoma sagittifolium), estas plantospecio el la familio de la familio de la Arumacoj (Araceae). Tiu tropika utilplanto estas grava amelo-liveranto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Xanthosoma sagittifolium

Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj
Ordo: Alismaloj Alismatales
Familio: Arumacoj, Araceae
Subfamilio: Aroideae
Genro: Xanthosoma
Specio: ”Xanthosoma sagittifolium”
”Xanthosoma sagittifolium”
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
tanio (Xanthosoma sagittifolium)
habito
virinoj kaj infanoj el la popolo ŝuaro en la monta pluvarbaro de Ekvadoro kultivas kampon per tanio (tiel nomata „Papa china“ [papĈIna]). Verŝajne ili enfosas partojn de la radikaron de ĉi tiu nutraĵplanto.

Priskribo redakti

Floraro estas formita en kulturo tre malofte, la plimultigado okazas plejparte vegetative.

Vegetativaj aspektoj redakti

Tanio estas multjara herba planto kaj atingas altokreskon de 2 ĝis 2,5 metroj. La vegeta tempo daŭras naŭ ĝis dek unu monatoj, poste la folioj sekiĝas kaj la rikolto povas okazi. La glataj kaj tuberaj rizomoj estas botelformaj kaj longas ĝis 25 cm.

Generativaj aspektoj redakti

Xanthosoma sagittifolium estas monoika planto. La floraro konsistas el longa senfolia florartigo. La por Arumacoj tipa floraro konsistas el spato kaj spadiko. La blanka spato estas kun 12 ĝis 15 cm iom pli granda ol la spadiko. La spadiko havas en la malsupra parto inajn florojn en la meza zono, sterilajn florojn kaj en la supra parto masjkan florojn. La planto nur havas malmultajn semojn.

Kromosomonombro redakti

La kromosomo-nombro estas 2n = 26.[1]

Disvastigejo redakti

Xanthosoma sagittifolium venis el la tropika Ameriko kaj Karibio kaj hodiaŭ ĝi kreskas tutmonde en la Tropikoj. Ĝi kreskis origine en Kostariko, Panamo, Kolombio, Ekvadoro, Venezuelo, Peruo kaj Brazilo.[2] La hispanoj kaj portugaloj diskonigis Xanthosoma sagittifolium en Eŭropon. Kaj la planto estis importita meze de la 19a jarcento en Okcidenta Afriko. Ekonomian signifon Xanthosoma sagittifolium havas en meza kaj suda Ameriko, en okcidenta Afriko kaj la tropikaj regionoj de Azio. La plej grandaj produktolandoj estas (2014) Kubo, Nikaragvo kaj Venezuelo.[3]

Enhavosubstancoj redakti

La tuberoj konsistas je 25 % el amelo krome enestas proteino. Ili enhavas multe da provitamino A, kaj la tuberoj enhavas vitamino C-n kaj mikroelementojn respektive spurojn de graso.

Kiel multaj specioj de la Arumacoj, ankaŭ tanio enhavas en ĉiuj plantpartoj Kalciosalaton, nome substanco, kiu efikas iridigi mukozon.

Kuirante la substanco eniras la kuirakvon. Nutraĵoj el tanio estas rigardataj pli altvaloraj ol produktoj el taro.

Uzado redakti

La rizomotubrtoj de tiu ĉi tropika utilplanto estas uzata kiel ameloliveranto. Tanio estas proksime parenca al Taro kaj estas uzata simile al tiu, ĝi estas pli sekrezista.[4] La kultivado plej ofte okazas por memkonsumado. Krom Xanthosoma sagittifolium la du specioj Xanthosoma atrovirens kaj Xanthosoma nigrum nomiĝas tanio.

La rikolto okazas ĉ. 12 monatoj post la elplantado. La produktaĵo estas 18 ĝis 20 tunoj po hektaro. La tutmonda jara rikolto estas taksata je kvar ĝis ses milionoj da tunoj.[5]

Ĉe tanio nur la pli malgranda flanktubero nur estas uzataj por la homa nutrado. La ĉefa, granda tubero servas kiel furaĝo por porkoj.

Kiel ĉe la Kariba brasiko, la junaj folioj estas uzataj en la landoj, kie la planto estas kultivata.

Sistematiko redakti

Tiu ĉi specio priskribis 1753 sub la nomo Arum sagittifolium Carl von Linné en Species Plantarum 2, S. 966 [6]. Heinrich Wilhelm Schott starigis 1832 en Meletemata Botanica, paĝo 19 la genro Xanthosoma kun la specio Xanthosoma sagittifolium. Xanthosoma sagittifolium estis pli poste ankoraŭ priskribita de Frederik Michael Liebmann en Videnskabelige Meddelelser fra Dansk Naturhistorisk Forening i Kjøbenhavn, 1849, 15 kaj Karl Heinrich Koch en Index Seminum [Berlin], App. 2, 1854. Plia sinonimo por Xanthosoma sagittifolium (L.) SCHOTT estas Caladium sagittifolium (L.) VENT.

Al la kulturformoj partoprenis krom el Xanthosoma sagittifolium ankaŭ al unu aŭ pluraj specioj de la sekvaj specioj Xanthosoma atrovirens, Xanthosoma caracu, Xanthosoma nigrum kaj eventuale ankaŭ Xanthosoma violaceum. Ĝis la klarigado tamen restas la nomo Xanthosoma sagittifolium.

Nomo redakti

La esprimo „Tannia“ (=tanio) estas ŝanĝita nomo de la la kariba nutraĵo „taia“.[7] Ofta esprimo estas ankaŭ „malanga“. Internacie konata estas ankaŭ „yautia“ (en Esperanto „jaŭtio) kaj „new cocoyam“.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Tropicos. Tanio ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis.
  2. Rafaël Govaerts (Hrsg.): Xanthosoma - World Checklist of Selected Plant Families des Royal Botanic Gardens, Kew. Zuletzt eingesehen am 14. Juni 2018.
  3. FAO Statistik.
  4. Alan Davidson, Helen Saberi und Tom Jaine: The Oxford companion to food. 2nd Edition, Oxford, 2006, ISBN 978-0-192-80681-9, S. 473.
  5. FAO: Traditional post-harvest technology of perishable tropical staples.
  6. Carl von Linné: Species Plantarum 2, 1753, S. 966 eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
  7. Alan Davidson, Helen Saberi und Tom Jaine: The Oxford companion to food. Oxford, 2006, S. 473.