Tariq Ramadan
Tariq RAMADAN (n. la 26-an de aŭgusto 1962 en Ĝenevo; en araba lingvo طارق رمضان, DMG Ṭāriq Ramaḍān) estas svisa islama sciencisto.
Tariq Ramadan | |
---|---|
![]() Tariq Ramadan - foto de Joshua Sherurcij (2009) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1962 (62-jaraĝa) en Ĝenevo |
Lingvoj | franca • angla |
Ŝtataneco | Svislando ![]() |
Alma mater | Al-Azhar-universitato Universitato de Ĝenevo ![]() |
Familio | |
Patro | Said Ramadan (en) ![]() ![]() |
Frat(in)o | Hani Ramadan (en) ![]() ![]() |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | islamologo teologo ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.tariqramadan.com/ |
Biografio
redaktiTariq Ramadan estas svisa islama sciencisto kaj ĵurnalisto, kies familio venis de Egiptio.
Li estas nepo de Hasan al-Banna (kiu fondis la asocion Islama Frataro) kaj filo de Said Ramadan, li havas kvin gefratojn. Li estas grava filozofo pri eŭropa Islamo, sed li ne uzas la nocion „Eŭroislamo“ de Bassam Tibi. Tariq Ramadan estas grava por junaj islamanoj en Eŭropo kaj li propagandas la partoprenon de islamanoj en la okcidenta societo.
Partopreno de islamanoj en la svisa societo
redaktiTariq Ramadan propagandis, en intervjuo dum stel-hora elsendo de la svisa televido SF1, la partoprenon de islamanoj en la svisa societo laŭ la 3 "L": leĝo, lingvo kaj lojaleco.
- Leĝo: La islamanoj devas respekti la lokan leĝaron.
- Lingvo: La islamanoj lernu la lokan lingvon.
- Lojaleco: La islamanoj estu lojalaj al la ŝtato.
Li konsideras, ke la islamanoj ne havas nacian identecon, ĉar islamo estas universala intregrante tamen diversecon.
Profesio
redakti- Tariq Ramadan estas profesoro pri studoj islamaj nuntempaj en Universitato de Oksfordo en orienta instituto, St Antony’s College.
- Li instruas ankaŭ en teologia fakultato de Oksfordo.
- Li estas profesoro invitita en Qatar en la fakultato de studoj islamaj kaj en Maroko (Mundiapolis) pri instruado de filozofio.
- Li estas ankaŭ esplorada plejaĝulo (Senior Research Fellow) en Dōshisha-Universitato en Kyoto en Japanio).
Bibliografio
redaktiVidu la oficialan paĝon kaj en Germana Nacia Biblioteko en eksteraj ligiloj. Vidu ankaŭ la interesan glosaron pri islamaj nocioj en oficiala paĝo.
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiala paĝo de Tariq Ramadan kun biografio france
- reto de eŭropaj islamanoj – (European Muslim Network) Arkivigite je 2011-03-04 per la retarkivo Wayback Machine angle
- libroj en Germana Nacia Biblioteko[rompita ligilo]
- universitato Mundiapolis en Maroko Arkivigite je 2018-07-13 per la retarkivo Wayback Machine