Taszár
Taszár [tasAr] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Kaposvár.

Bazaj informoj
redakti- Areo: 17 km²
- Loĝantaro: 2070
- Poŝtkodo: 7261
- Telefonprefikso: 82
Situo
redaktiTaszár situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Dombóvár-Kaposvár. La lasta urbo troviĝas 11, Dombóvár 23 km-ojn.
La unua preĝejo konstruiĝis jam dum regado de Stefano la 1-a (Hungario), tial Taszár iĝis ekleziejo. La unua skriba mencio okazis pri la vilaĝo en 1358. Komence de la socialismo milita flughaveno konstruiĝis. En la vilaĝo oficiroj konstruis urbecajn domojn. En 1995 NATO prunteprenis la flughavenon, kaj tio iĝis bazo al atako kontraŭ Jugoslavio. Vilaĝservoj estas infanvartejo, infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo, interretejo, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, poŝto, policejo.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika (iam mezepoka) baroka Preĝejo Patrono de Hungaroj (Taszár) rekonstruita en 1748, la turo estas 21 m-ojn alta
- statuo de Jurij Gagarin de 1971
- muzeo pri flugado
- monumento de pilotoj
Fontoj
redakti- hungara Vikipedio
- http/maps.google.com
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.gyaloglo.hu