Tauchen
Tauchen, hungare Fehérpatak estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Mariasdorf.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Tauchen troviĝas de Oberwart je 11 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio okazis en 1388 en germana formo "Thohun". Longe doganejo funkciis tie. Inter 1880-1967 oni minadis karbon ĉe la apuda monto. En 1910 vivis en Fehérpatak 209 homoj (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio.