Teknika universitato en Liberec
La Teknika universitato en Liberec (ĉeĥe Technická univerzita v Liberci) estas publika universitato en Liberec (Ĉeĥio). Ĝi evoluis el la Altlerneja maŝin-inĝeniera, kiu estis fondita en 1953. La altlernejon oni plialtrangigis al universitato kaj sian aktualan nomon ĝi ricevis en 1995. Nuntempe la universitato havas ĉirkaŭ 8.000 studentojn en ses fakultatoj kaj unu instituto:
- Fakultato maŝin-inĝeniera
- Fakultato tekstil-inĝeniera
- Fakultato naturscience-homscienca kaj pedagogia
- Fakultato ekonomia
- Fakultato de arto kaj arkitekturo
- Fakultato de mekatroniko, informadiko kaj interdisciplinaj studoj
- Instituto de sanstudoj
Teknika universitato en Liberec | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
universitato esplora institucio en Ĉeĥio eldonejo de malfermita aliro eldonejo ![]() | ||
Informoj | ||
fondodato | 1953 | |
lando | Ĉeĥio | |
urbo | Liberec | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filioj | ||
| ||
jura formo | Higher Education Institution vd | |
Nuna rektoro estas inĝ. Vojtěch Konopa.
Nisa-Universitato
redaktiEn 2001, kunlabore kun la Vroclava teknologia universitato en Pollando kaj la Universitato de aplikitaj sciencoj Zittau/Goerlitz en Germanio kreiĝis la Nisa-Universitato, kiel internacia universitata studprogramo.
Renovigo
redaktiDiversaj universitataj konstruaĵoj estis renovigitaj por la Monda ĉampionado pri nordia skiado 2009 okazonta en Liberec en februaro de 2009.
Esperanto
redaktiLa studenthejmo Harcov apartenanta al la Teknika universitato en Liberec gastigis la 65-an IJK-n okazintan en Liberec' en julio de 2009.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retpaĝaro de la Teknika universitato en Liberec
- Retpaĝaro de la Nisa-Universitato Arkivigite je 2020-03-11 per la retarkivo Wayback Machine