Teknika universitato en Liberec

La Teknika universitato en Liberec (ĉeĥe Technická univerzita v Liberci) estas publika universitato en Liberec (Ĉeĥio). Ĝi evoluis el la Altlerneja maŝin-inĝeniera, kiu estis fondita en 1953. La altlernejon oni plialtrangigis al universitato kaj sian aktualan nomon ĝi ricevis en 1995. Nuntempe la universitato havas ĉirkaŭ 8.000 studentojn en ses fakultatoj kaj unu instituto:

Teknika universitato en Liberec
universitato
research institution (en) Traduki
eldonejo de malfermita aliro
eldonejo Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 1953
lando Ĉeĥio
urbo Liberec
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
jura formo Higher Education Institution vd
vdr
Nova rektorejo kaj informcentrejo

Nuna rektoro estas inĝ. Vojtěch Konopa.

Nisa-Universitato

redakti

En 2001, kunlabore kun la Vroclava teknologia universitato en Pollando kaj la Universitato de aplikitaj sciencoj Zittau/Goerlitz en Germanio kreiĝis la Nisa-Universitato, kiel internacia universitata studprogramo.

Renovigo

redakti

Diversaj universitataj konstruaĵoj estis renovigitaj por la Monda ĉampionado pri nordia skiado 2009 okazonta en Liberec en februaro de 2009.

Esperanto

redakti

La studenthejmo Harcov apartenanta al la Teknika universitato en Liberec gastigis la 65-an IJK-n okazintan en Liberec' en julio de 2009.

Eksteraj ligiloj

redakti