Tempo (marko)

registrita marko por celulozaj naztukoj

Tempo estas la unua germana registrita marko por celulozaj naztukoj.[1] Ĝin nun posedas la sveda firmao Essity. Male al aliaj markoj, kiuj rekte transpreniĝis el Esperanto (vidu ekzemple "Mirinda"[2]), tiu ĉi nomo estas origine latina (la radiko de la genitivoj kaj aliaj kazoj (escepte singularaj nominativo, akuzativo kaj vokativo) de tempus) kaj estas frekvente uzata germanlingva vorto en la signifo de "rapideco". La markonomo iĝis sendependa en la germana lingvo kun la jaroj kiel komuna nomo, do kiel sinonimo de "celuloza naztuko", kaj en neformala parola lingvouzo ankaŭ papertukoj de aliaj markoj germanlingve ofte estas nomataj "Tempo-naztuko" aŭ "Tempo".[3]

Tempo
registrita marko
Posedanto origine Oskar kaj Emil Rosenfelder, post 1935 G. Schickedanz, nun la sveda firmao Essity
Enkonduka jaro 1929
Produktoj celulozaj naztukoj
Merkatoj tutmonde
Retejo www.tempo-world.com
vdr
pakaĵo da Tempo-tukoj (2006)

Historio redakti

La fratoj Rosenfelder, inventintoj de produkto kaj marko redakti

La unu-uza papera naztuko farita el celulozo estis la produkta ideo de la du ĉefaj posedantoj de la papera fabriko Vereinigte Papierwerke AG, Oskar Rosenfelder (1878–1950) kaj lia frato Emil Rosenfelder (1861–1945/1946). Jam la 29-an de januaro 1929, ili petis registrigon de la varmarko "Tempo" ĉe la Patenta Oficejo de la Germana Regno. La varmarko estis registrita la 18-an de septembro 1929.[4] La origino de la markonomo Tempo (kiel jam notite supre: en la germana la vorto havas la signifon "rapideco") egalrilatis al la spirito de la 1920-aj jaroj: Ambaŭ fratoj trovis la tempon rapide moviĝi kaj tiel elpensis la markon,[5]

La ĉefa sidejo de la papera fabriko estis en Heroldsberg proksime de Nurenbergo, kie higienaj artikoloj jam estis fabrikitaj antaŭ 1929. En la jaroj ĝis 1933, la naztukoj ankoraŭ estis permane falditaj per laboristoj. Kun la kontinua uzo de maŝinoj, la produktadkvanto povus esti pliigita al 150 milionoj da pecoj en 1935.

Arjanigo de la firmao 1933–1935 redakti

Oskar kaj Emil Rosenfelder estis de juda deveno kaj estis inter la plej respektataj entreprenistoj en Nurenbergo ĝis la nazioj ekregis. Sub la preteksto ke li defraŭdis monon el la fabrika manĝejo, la Nurenberga branĉo de la nazia partio NSDAP minacis Oskar Rosenfelder baldaŭ post kiam Hitler ekregis kaj postulis 12 000 Reichsmark de li. Rosenfelder pagis duonon kaj estis permesita liberiĝi provizore. Iom poste, artikoloj en la nazia kontraŭjudisma inflama gazeto "Der Stürmer" furiozis kontraŭ la fratoj Rosenfelder. La nazioj forte premis la fratojn vendi la firmaon. Kune ili posedis preskaŭ 56% de la akcioj, la resto apartenis al aliaj judaj akciuloj.

En aŭgusto 1933, ĵus antaŭ ol ili estis arestontaj, la fratoj Rosenfelder sukcesis fuĝi de la nazioj al Anglio. Ili antaŭe provis transdoni la proprieton kaj disponrajtojn de la germana firmao al fondiĝanta firmao en Anglio. Tamen, la distrikta tribunalo en Nurenbergo konfiskis la posedaĵojn en Germanio pro akuzo de kvazaŭaj valutaj deliktoj. Prizorganto estis nomumita kaj la Deutsche Bank, kiu lastatempe donis al la fratoj prunton, nun serĉis aĉetanton por la bloko de akcioj kiuj estis promesitaj kiel sekureco por la prunto. Konforme al la nacisocialisma celo, la kompanio estis forigita de siaj judaj posedantoj - en la tiutempa Nazia Germanio oni nomis tiun procedon "Arisierung", "Arjanigo de kompanio", laŭ la rasa ideologio ke naziaj germanoj estus arjoj kaj judoj ne - kaj la bloko de akcioj iris kontraŭ frakcio de ĝia reala valoro al unu el la plej grandaj entreprenistoj de la nazia epoko: Gustav Schickedanz. En 1935, Schickedanz akiris la ceterajn akciojn en la firmao. En la sama tempo li certigis al si la rajtojn por la varmarko "Tempo".

Por respondi al la kreskanta postulado de la markato pri Tempo-naztukoj, Schickedanz aĉetis plian paperfabrikon en Forchheim. En la jaro 1939, kiam la dua mondmilito eksplodis, la produkta volumo estis 400 milionoj da pakaĵoj de naztukoj. Dum la dua mondmilito, la produktado unue estis grave limigita kaj poste tute ĉesigita ĉar celulozaj naztukoj ne estis inkluditaj en la listo de militotempe esencaj varoj.

Post 1945 redakti

Post la fino de la nazi reĝimo, la Aliancanoj komence ne permesis al Gustav Schickedanz plulabori, sed la firmao energie refunkciis. En 1949 Schickedanz estis klasifikita de tribunalo kiel Mitläufer, tio signifas pasiva kaj neengaĝita sekvanto de la nazioj, kiu simple "iris kun la amasoj", faris nur tion kion faris ĉiuj. Post tio li denove rapide rajtis labori kiel entreprenisto. En 1951, lia firmao pagis al la Rosenfelder-heredantoj 3,25 milionojn da germanaj markoj en kompenso pro la forigo de la firmao. Tiu sumo kiel firmaa investo kompense reduktis la firmaajn impostojn.

En decembro 1947, la produktado de naztukoj estis rekomencita en la fabrikoj Heroldsberg kaj Forchheim - la vendado kaj tiel la produktadkvanto daŭre kreskis. En 1955, la firmao unuafoje vendis pli ol miliardo da poŝtukoj. La forta postulo kaŭzis la konstruadon de pliaj produktejoj en Glückstadt (1958), Neuss (1962) kaj Gelsenkirchen (1972). La vastiĝo de la produktaj instalaĵoj permesis la produktadon de pli ol dek miliardoj da naztukoj en 1977. Inter 1985 kaj 1987 la tuta produktado estis translokigita al Neuss.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. informo en Markenregister, la nuna marka registro de Germanio
  2. Pri "Mirinda" kaj aliaj markoj, kies nomoj devenas de Esperanto
  3. artikolo pri la nomo en la germana vortaro Duden, retejo duden.de, vidita la 1-an de oktobro 2022. Tamen, en skriba lingvouzo de la germana, laŭ eldono 2019 de la sama vortaro, la termino estis nur malofte uzata.
  4. RN407752: informo pri la historia Vortmarko Tempo, registrita la 18-an de septembro 1929, en Markenregister, la nuna marka registro de Germanio
  5. artikolo en la gazeto Süddeutsche Zeitung, Munkeno