Mirinda estas marko de limonada refreŝiga trinkaĵo origine kreita en Hispanio. La nomo devenas el Esperanto[1] kaj estas asertoj, ke la originala posedanto estis individua esperantisto.[2] Ĝi havas fruktodiversecojn inkluzive de gustoj je oranĝo, vinbero, pomo, frago, frambo, ananaso, banano, granato, citrono, hibisko kaj grapfrukto. Krome gusto "citruso" ankaŭ haveblas en certaj areoj de la Proksima Oriento. Ĝi estas parto de trinkaĵareo ofte referita kiel la gustosegmento, inkluzivado karbonatatajn kaj ne-karbonatatajn frukt-aromigitajn trinkaĵojn. La oranĝa gusto de Mirinda reprezentas la plimulton de Mirinda vendo tutmonde.

Mirinda
registrita markovaromarko vd
Dum 1960 - nekonata/nuntempe
Lando Hispanio
TTT Oficiala retejo
vdr
Botelo en Niĝerio de Mirinda de oranĝo.

En 1970 la usona konzerno PepsiCo aĉetis la markon Mirinda kaj komercigas ĝin unuavice ekster Nordameriko. Ĝi konkuras kun la limonadaroj Fanta de la kompanio Koka-kolao kaj Orange Crush de la kompanio Dr Pepper Snapple, kaj kun gustomarkoj lokaj en individuaj landoj. Kiel aliaj refreŝigaj trinkaĵoj, Mirinda estas havebla en multoblaj formuliĝoj dependantaj de la gusto de individuaj merkatoj.

Ĝi estas grava marko en Ĉinio, Sud-Orienta Azio, Mezoriento kaj Sudameriko.

Referencoj redakti