Tendaraj tagoj

(Alidirektita el Tendaraj Tagoj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Tendaraj Tagoj estas tri-kajera lernilo-serio kun pure Esperantlingva enhavo. La verkinto estas Stefan MacGill, kun ilustraĵoj de Pavel Rak. La verkon eldonis Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en Budapeŝto.

Tendaraj Tagoj
Aŭtoro Stefan MacGill
Eldonjaro 1990
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Paĝoj 3 v.
vdr

La unua kajero aperis en 1990, kun du reeldonoj. Ĝi ampleksas 42 paĝojn kaj prezentas kvardekon da verboj. Ĝi nun estas ekster la merkato kaj atendas reverkadon kaj reeldonon. Intertempe la kajero 'Okulo' servas kiel anstatauaĵo, ĉar ĝi kovras similan gramatikon kaj leksikan materialon.

La dua kajero aperis en 1992, kun unu reeldono. Ĝi ampleksas 72 paĝojn kaj kovras signifan parton de la lernaĵoj necesa por aktive uzi la lingvon.

La tria kajero aperis en 1996 kun amplekso de 76 paĝoj. Ĝi kovras post-komencantan lingvo-materialon kaj fakte estas uzebla kun lernantoj de ajna aĝo. La kulmino de la dekomenca atento je la karaktero (transitiveco) de la verboj en Esperanto estas atinginta en ĉi tiu tria kajero, kun detala gvido tra la uzado de la gravaj sufiksoj -ig- kaj -iĝ- (la kaŭzativo kaj la rezultativo).

Enhavo redakti

Pere de aventuroj de la E-spiono 005, la libro en leĝera maniero konigas plurajn bazajn fenomenojn de la Esperanto-mondo: la Centra Oficejo, Unua Libro, Fundamento de Esperanto, Akademio, Plena Ilustrita Vortaro kaj simile.

La libro uzas la situaci-komunikan aliron al lingvo-lernado kaj estas unuavice celata por grupa uzo kun pli junaj lernantoj. Pro la pure cellingva enhavo, ĝi aparte konvenas por uzado kun lernantoj el malsamaj lingvo-fonoj. Konvene al la bezonoj de Esperanto, ĝi estas tre verbo-centra.

La baza situacio estas deko da diversnaciaj junuloj en Esperanto-tendaro. Ili estas inventemaj kaj spritaj personoj - tra iliaj ideoj, ludoj kaj verkoj, la studantoj renkontos multajn pliajn interesajn homojn kaj bestojn: biskviteman urson, kuraĝan cirkan ĵongliston, la plej malkapablan sorĉistinon en la mondo kaj la propran Esperantan heroon kaj spionon 005.

Eksteraj ligiloj redakti