Tergasa stokejo Rehden

unu el la plej grandaj subteraj gasdeponejoj en Okcidenta Eŭropo

La gasdeponejotergasa stokejo Rehden - germane Gasspeicher Rehden - estas la plej granda gasdeponejo de Germanio[1] por stokado de tergaso kaj unu el la plej grandaj subteraj gasdeponejoj en Okcidenta Eŭropo. La tergasa stokejo situanta en la kampara komunumo Rehden en la okcidenta parto de la federacia lando Malsupra Saksio havas kapaciton de 3,9 miliardoj da kubaj metroj (ekvivalenta al 3,9 kubaj kilometroj), proksimume unu kvinono de la tergasa stokadkapacito disponebla en Germanio. Ĝi situas 120 kilometrojn sude de la marhavena urbo Wilhelmshaven, kie aktuale konstruatas granda albordejo por likvigita natura gaso altransportata per ŝipoj, kaj situas 110 kilometrojn oriente de la limo al Nederlando.[2] La stokejo estas tre grava por provizi Germanion kaj orientan Nederlandon per tergaso, nerekte ankaŭ Belgion kaj Francion.

Surteraj instalaĵoj de la tergasa stokejo Rehden, kun gasbruligaj "torĉoj" (2016)

Priskribo redakti

La stokejo de natura gaso estas je profundo de 2000 metroj kaj en tiu profundeco kovras areon de ok kvadrataj kilometroj. Ĝi situas ĉe krucvojo de germanaj tergasoduktoj; la "nordeŭropa gasdukto" (NEL) de Lubmin borde de la balta maro ĉe Greifswald, la "mez-germana konektodukto" (MiDAL), kiu venas de Jemgum borde de la norda maro ĉe Emden, pasas Rehden kaj suden disbranĉiĝas al sudokcidenta dukto gvidanta al Akeno ĉe la limo al Belgio, al meza branĉo, kiu per la ĥemia industria centro Ludwigshafen kaj la naftorafinejo Mannheim laŭlonge de la Rejno atingas la komunumon Jockgrim prosime de la limo al Francio, kaj al sudorienta dukto, kiu atingas la komunumon Olbernhau ĉe la limo al Ĉeĥio. Krome norden-nordorienten konektatas la "Rehden-Hamburga gasdukto" (RHG) kaj la "nordokcidenta konekta dukto" (NoWAL) de nur 18 kilometroj al la industria regiono Nordrejn-Vestfalio. En Jemgum ĉe Emden situas alia gasdeponejo, kaj ĉe Lubmin borde de la balta maro ĉe Greifswald konektatas la gasodukto Nord Stream, kiu laŭ la planoj de la rusia registaro alkonduku tergason de Rusio al centra Eŭropo funde de la Balta Maro. Iom post iom, la rusia, fakte ŝtata energikonzerno Gazpromo akiris plenen posedon de la giganta tergasa stokejo de Rehden.

Signifo pro la ukraina milito redakti

Komence de 2022, la okcidenteŭropaj amaskomunikiloj priskribis la gasan stokejon de Rehden kiel "simbolon de la drama dependeco de la germanoj de la gaso de Putin".[3] Komence de aprilo 2022, fakuloj kalkulis ke la pleniga nivelo de la stokejo Rehden estis nur ĉirkaŭ 0,5 procentoj, do la stokejo fakte malplenas. Jam ekde septembro 2021 la stokejo laŭgrade pli kaj pli malpleniĝis, kvin monatojn antaŭ ol krize plialtiĝis la politikaj tensioj pro la milito en Ukrainio, kaj post la vintro la provizoj neniel repleniĝis. Post kiam Armitaj Fortoj de Rusa Federacio invadis Ukrainion la 24-an de februaro 2022, observantoj baldaŭ konkludis ke la malaltaj stokadniveloj en Rehden estis parto de la militplanoj de Vladimir Putin kaj la manko de tergaso celis premon sur Germanion.[3] Kiel rezulto, la riskoj asociitaj kun manka sekureco de energiprovizoj en centra Eŭropo estis vaste diskutitaj.[4]

La 4-an de aprilo 2022, la germana Federacia Ministerio pri Ekonomiko kaj Klimata Protekto metis la rusan subfirmaon "Gazprom Germania" sub administradon de germania ŝtata agentejo, pro neklaraj juraj rilatoj kaj malobservo de kontrakte fiksitaj energiprovizoj, do en klara Esperanto eblas diri, ke la germana ŝtato konfiskis la malplenan ujon. Ekde la 5-a de majo 2022, la rezervujo estas replenigita. Laŭ leĝo por ŝtatregata stokado de gasrezervo, kiu ekvalidis la 30-an de aprilo 2022, ĝi devas esti almenaŭ je 80 procentaĵoj plena la 1-an de oktobro 2022 kaj almenaŭ je 90 procentaĵoj plenigita la 1-an de novembro.[5]

Ĉirkaŭ la 25-a de majo 2022, la nivelo nur leviĝis al 2 procentaĵoj. Du semajnojn pli frue, Vladimir Putin publikigis dekreton malpermesantan rusajn kompaniojn (kaj tiel ankaŭ Gazpromon) liveri gason al Rehden. La 29-an de majo 2022, tiel nomata "Leĝo pri Energia Sekureco" ekvalidis. Vespere de la 1-a de junio 2022, la germania Federacia Ministerio pri Ekonomio kaj Klimata Protekto anoncis, ke la ministro Robert Habeck publikigis regularon,[6] kiu ebligas al la koncerna komerca firmao plenigi la stokajn kapablojn. La rajtoj pri stokado (aŭ ne-stokado) de gaso per la subfirmao Gazprom Germania antaŭe estis nuligitaj.

Referencoj redakti

  1. Florian Güßgen: "Gefährliche Abhängigkeit: Warum gehört Deutschlands größter Gasspeicher Gazprom?" (germane "Danĝera dependeco: Kial la plej granda tergasa stokejo de Germanio apartenas al Gazpromo?" el la ekonomia ĵurnalo Wirtschaftswoche de la 28-a de januaro 2022, vidita la 6-an de junio 2022
  2. Por ĝisostaj esperantistoj ankoraŭ permesiĝu la lokigo, ke Rehden situas iom malpli ol 20 kilometrojn nordoriente de la ejo de la 22-a IS jarŝanĝe inter 1978 kaj 1979 borde de la lago Dümmer.
  3. 3,0 3,1 Florian Güßgen: "Durch diesen Coup verliert Putin ein gewichtiges Druckmittel" (germane: "Per tiu ago Putin perdas gravan premilon") same el la ekonomia ĵurnalo Wirtschaftswoche de la 2-an de junio 2022, vidita la 6-an de junio 2022
  4. [https://www.faz.net/aktuell/wirtschaft/gas-speicher-in-deutschland-manches-depot-ist-kaum-noch-gefuellt-17990984.html "Rätsel um fast leere Gazprom-Speicher" ("Mistero pri preskaŭ malplenaj tergasaj stokejoj de Gazprom") en la gazeto Frankfurter Allgemeine Zeitung la 30-an de aprilo 2022
  5. "Gas fließt nach Rehden - aber es muss schnell mehr her" (germane: Gaso fluas al Rehden - sed devas rapide esti pli da) laŭ teksto de la Nordgermana Radio de la 6-a de majo 2022
  6. wiwo.de la 1-an de junio 2022: "Neue Verordnung: Deutschlands größter Gasspeicher kann befüllt werden" (germane: "Nova regularo: la plej granda gasstokejo de Germanio povas esti plenigata")