Tertremo en Ĉilio en 2010

(Alidirektita el Tertremo de Ĉilio en 2010)

Forta tertremo okazis en la regionoj de Biobío kaj Maule en Ĉilio; oni anoncis ke mortis pli ol 700 homoj, estis pli da miliono kaj duono da personoj senhejmigitaj, ĉirkaŭ du milionoj da personoj iel damaĝitaj, duonmiliono da domoj damaĝitaj kaj gravaj ekonomiaj perdoj[1]

Tertremo en Ĉilio en 2010

Dato 27-a de februaro 2010
Forto 8.8 Mw
Profundo 35 km
Epicentro 35° 50′ 46″ Sudo 72° 43′ 08″ Okcidento / 35.846 °S, 72.719 °U / -35.846; -72.719 (mapo)
Trafitaj landoj Ĉilio Ĉilio, en Maule kaj Biobío
Cunamo Avertoj en multaj marbordoj en Pacifiko
Viktimoj 708 mortintoj
vdr

La tertremo okazis en la regiono de Biobío, je la 06:34:17 (UTC), 03:34:17 loka horo, de la sabato 27-a de februaro de 2010, kun magnitudo de 8,8  MW,[2] kaŭzante alarmon de cunamo por la marbordoj de Ĉilio, Ekvadoro,[3]Havajo[4] kaj Peruo. Tiu tertremo estis la dua plej granda en dudek jaroj, post tiu de Sumatro en 2004,[5] 900 fojojn pli intensa ol tiu de de Haitio de nur antaŭ unu monato kaj liberiganta 500 fojojn pli da energio ol tiu lasta.[6][7]

La epicentro okazis en Cobquecura, ĉe la marbordo de la Regiono de Biobío, proksimume je 90 km nordokcidente de Concepción, Ĉilio.[8] kaj je 59,5 km profunde sub la tera surfaco[9] La tertremo okazis je la 3:34 AM loka horo, kaj Santiago kaj Valparaíso estis tremitaj dum pli da du minutoj kaj duono,[10] laŭ informoj.[11]

Estis dekomence alarmo de cunamo por Ĉilio kaj Peruo.[12] La averto poste etendiĝis al Ekvadoro, Kolombio, Antarkto, Panamo kaj Kostariko, kaj poste al ĉiu marbordo de la Pacifiko. Krome oni atendis cunamon en la marbordoj de Havajo ĉirkaŭ la 11:05 horo (UTC),[13][14][15] tamen ne okazis tio kaj oni nuligis la alarmon de cunamo eksterlande, post kiam ĝi alvenis al marbordoj de Havajo havante nur unu metron alte. Bedaŭrinde inter la sekvaj 15 minutoj kaj unu horo post la tertremo gigantaj ondoj vipis la ĉiliajn marbordojn de la Regiono de Valparaíso, Regiono de Libertador Bernardo O'Higgins, Regiono de Maule kaj Regiono de Biobío, pro kio estis ĉefe damaĝitaj la Insulo Juan Fernández, la banlokoj de Iloca kaj Duao ĉe la marbordo de Maule, Talcahuano en Biobío, kaj la urbo de Piĉilemo en la regiono de O'Higgins. [16]

Intenseco redakti

La tertremo estis la 5-a plej granda de la historio mezurita pere de sismografoj, kie markis 8,8 gradojn Richter. La jena tabelo montras la gradojn de intenseco de la tertremo laŭ la Skalo de Mercalli:

Loko Intenseco
Antofagasta II
Calama II
Copiapó III
Tierra Amarilla III
Huasco III
Vallenar IV
Vicuña IV
Coquimbo V
La Serena V
Los Vilos VI
Illapel VI
Viña del Mar VIII
Valparaíso VIII
Santiago VIII
Rancagua VIII
Piĉilemo VIII
Curico VIII
Talca VIII
Chillan VII
Concepción-Talcahuano IX
Cobquecura (epicentro) IX
Angol VIII
Temuco VIII
Valdivia VII
Osorno VI
Puerto Montt V
Castro IV

Damaĝoj redakti

La grandaj urboj plej damaĝitaj estis Concepción, Curicó, Constitución, Talca kaj Rengo. La unua el tiuj izoliĝis pro la detruo de la ĉefaj alirvojoj kaj pro fendiĝo ĉe la Ponto Llacolén. Aldone la Malnova Ponto komplete detruiĝis. Siaflanke la urboj de Curicó, Talca kaj Linares, tiel kiel plej parto de la najbaraj urboj kaj vilaĝoj suferis detruajn strukturajn damaĝojn, ĉar tiuj antikvaj kaj jarcentaj konstruaĵoj de adobo ne estis suferintaj detruajn damaĝojn en la antaŭaj tertremoj de Valdivia en 1960 kaj Santiago en 1985 pro la distanco relativa inter ambaŭ epicentroj.

Notoj redakti

  1. "Chile busca vida bajo los escombros", El País, Madrido, 1a de marto de 2010
  2. U.S. Geological Survey. Magnitude 8.8 - OFFSHORE MAULE, CHILE Arkivigite je 2010-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Alerta de tsunami en Chile y Perú, ABC, 27a de februaro de 2010
  4. http://www.prh.noaa.gov/ptwc/?region=2&id=hawaii.2010.02.27.193528 Pacific Tsunami Warning Center
  5. Al menos seis personas fallecidas por un fuerte terremoto de 8,8 grados en Chile, 20 minutos, 27a de februaro de 2010
  6. http://www.terra.com.ve/actualidad/articulo/html/act2217324-sismologo-terremoto-es-muy-superior-al-de-haiti.htm[rompita ligilo] Sismólogo: "Terremoto es muy superior al de Haití", Portal Terra (Venezuelo), 27a de februaro de 2010
  7. http://www.cnnmexico.com/mundo/2010/02/27/el-terremoto-en-chile-1000-veces-mas-fuerte-que-el-de-haiti Arkivigite je 2010-03-02 per la retarkivo Wayback Machine El terremoto en Chile, fue de 700 a 800 veces más fuerte que el de Haití, CNN, 27a de februaro de 2010
  8. http://earthquake.usgs.gov/earthquakes/recenteqsww/Quakes/us2010tfan.php Arkivigite je 2013-04-30 per la retarkivo Wayback Machine Magnitude 8.8 - Offshore Maule, Chile, 27a de februaro de 2010, United States Geological Survey, 27a de februaro de 2010
  9. CNN en hispana -27-02-2010.
  10. http://www.latimes.com/news/nation-and-world/la-fgw-chile-quake27-2010feb27,0,7051541.story[rompita ligilo] 8.8-magnitude quake rocks Chile, sets off tsunami, Los Angeles Times, 27a de februaro de 2010, angle.
  11. http://www.telegraph.co.uk/news/worldnews/southamerica/chile/7329357/Huge-earthquake-hits-Chile.html Huge earthquake hits Chile, Patrick Sawer, 27a de februaro de 2010, The Daily Telegraph, 27a de februaro de 2010
  12. http://www.peru.com/noticias/lima20100227/83428/Alerta-de-tsunami-para-Peru-tras-terremoto-de-88-grados-en-Chile Arkivigite je 2010-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Alerta de tsunami tras terremoto de 8.8 grados en Chile.
  13. Estimated times of initial tsunami arrival[rompita ligilo]
  14. Tsunami Travel Times[rompita ligilo]
  15. Mapo de energio[rompita ligilo]
  16. http://www.abn.info.ve/noticia.php?articulo=222455&lee=16[rompita ligilo] Cancelan alerta de tsunami en Hawaii y no se reportan daños, 27-a de februaro de 2010, ABN, 27-a de februaro de 2010.

Aliaj projektoj redakti