The Bridges of Madison County (filmo)

filmo de 1995 reĝisorita de Clint Eastwood

The Bridges of Madison County (La Pontoj de Kantono Madison) estas usona romantika drama filmo el 1995 ĉefrola Clint Eastwood kaj Meryl Streep [1]. Eastwood ankaŭ reĝisoris la filmon kaj partoprenis en ĝia produktado kune kun Kathleen Kennedy.

The Bridges of Madison County
filmo
Originala titolo The Bridges of Madison County
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1995, 28 sep. 1995
Ĝenro amafera filmo, flashback film, filma dramo, filmo bazita sur romano
Kameraado Jack N. Green
Reĝisoro(j) Clint Eastwood
Produktisto(j) Clint Eastwood • Kathleen Kennedy
Scenaro Richard LaGravenese • Robert James Waller
Loko de rakonto Iovao
Muziko de Lennie Niehaus
Rolantoj Clint Eastwood • Meryl Streep • Debra Monk • Jim Haynie • Phyllis Lyons • Annie Corley • Kyle Eastwood
Produktinta firmao Warner Bros. 
Malpaso Productions 
Amblin Entertainment 
Warner Bros. Pictures
IMDb
vdr

La filmo estas bazita sur la samnoma furorlibro de 1992 de Robert James Waller.

La filmo ricevis bonajn recenzojn kaj estis tre sukcesa komerce, enspezita 182,000,000 USD [2]. Meryl Streep estis nomumita por la Akademia Premio por Plej bona Aktorino same kiel por la Premio Ora Globo por Plej bona Aktorino - Dramo.

Resuma intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Michael Johnson (Victor Selzek) kaj lia fratino Carolyn (Annie Corley) alvenas en ilian familian bienon en Iovao ĉe la invito de advokato por malfermi la testamenton de ilia patrino Francesca (Meryl Streep) kiu ĵus mortis. En la testamento estas peto kremaci ŝian korpon kaj disigi la cindron en la ĉirkaŭaĵo de la proksima ponto Roseman. Michael kontraŭas tion ĉar li volas esti entombigita apud sia patro. Ene de la koverto ili trovas ŝlosilon de skatolo enhavanta leterojn kaj personan taglibron, kaj de ĉi tie la intrigo komenciĝas en retromemoro.

Francesca estis naskita kaj kreskigita en Bari, Italio kie ŝi renkontis sian edzon Richard kiu estis soldato en la Usona Terarmeo dum la Dua Mondmilito. Kiel militnovedzino, li alportis ŝin al la bieno de sia familio en kantono Madison, Iovao, kie ili havis du gefilojn, Michael kaj Carolyn. Francesca, kiu esperis vidi la grandan mondon, trovis sin dommastrino en malproksima loko ĉe la kamparo, kie ĉiuj scias ĉion pri la alia kaj klaĉoj floras. Sekrete ŝi volas eviti sian enuan vivon sed ŝi estas favora al sia familio.

Iun tagon en 1965, Richard kaj la infanoj iras al agrikultura foiro en Ilinojso kaj Francesca restas enuigita ĉe la bieno. Kamioneto alvenas, de kiu viro eliras kiu prezentas sin kiel Robert Kincaid (Clint Eastwood), fotoĵurnalisto de National Geographic, kiu estis sendita por foti la originajn lignajn pontojn de kantono Madison [3] kaj demandas kiel atingi la vojon al la proksima Roseman Bridge.

Francesca volontulas por iri kun li al la ponto, li komencas foti kaj ŝi rigardas lin, enamiĝas kaj je sia reveno ŝi invitas lin al sia hejmo kaj kvartaga amrakonto formiĝas en kiu ili malfermiĝas unu al la alia, rakontante pri siaj vivoj evitante la scivolajn okulojn de la najbaroj.

La divorcita Robert konfesas al Francesca ke estas la unua fojo en lia vivo ke li sentas amon kaj ofertas ŝin por kunigi kun li kaj ke ili fariĝu paro. Francesca estas preskaŭ konvinkita kaj komencas paki sed en la lasta momento ŝi decidas resti hejme ĉar ŝi ne volas vundi sian familion kaj precipe siajn infanojn.

Post kiam la infanoj ekzamenas la tutan taglibron ili konvinkas sin restaŭrigi siajn malfirmajn geedziĝojn kaj disigi la cindron de sia patrino proksime de Roseman Bridge kie ŝia amafero kun Robert komenciĝis.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj redakti

  1. Variety film review; May 22, 1995.
  2. The Bridges of Madison County (1995). Box Office Mojo. Internet Movie Database. Arkivita el la originalo je December 22, 2015. Alirita November 9, 2015.
  3. The Bridges of Madison County. Madison County Chamber of Commerce. Arkivita el la originalo je March 30, 2012. Alirita 2011-08-19. Arkivigite je 2012-03-30 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti