The New Indian Express

sudbarata taggazeto en la angla
Por la disigita nordbarata eldono, vidu la paĝon The Indian Express.

The New Indian Express [de NJU INdjan eksPRES] (trad. «La nova barata rapidega [ĵurnalo]») estas barata anglalingva grandgazeta ĉiutaga ĵurnalo eldonata de la eldonisto «Express Publications» en Ĉenajo. Ĝi fondiĝis en 1932 kiel The Indian Express, sub la proprieto de P. Varadaraĝulu Naidu, en Ĉenajo. En 1991, post la morto de la posedanto Ramnat Goenka, lia familio disigis la grupon en du firmaojn. Komence, la du grupoj kunhavis la titolon Indian Express (t.e., «Barata rapidega»), kaj ankaŭ la redakcion kaj aliajn rimedojn. Sed la 13-an de aŭgusto 1999, la nordaj eldonoj, kun ĉefsidejo en Mumbajo, prenis por si la titolon Indian Express, dum la sudaj eldonoj fariĝis The New Indian Express.

The New Indian Express
gazeto
Speco Ĉiutaga gazeto
Formato Grandgazeto

Lando  Barato
Urbo Ĉenajo ‒ 600 058
Posedanto Express Publications (Madurai) Limited
Redaktisto Santvana Bataĉarja
Establodato 1932 en Madraso (Brita Hindio), disigita el The Indian Express kaj renomita la 13-an de aŭgusto 1999
Lingvoj

angle


Retejo https://www.newindianexpress.com/
vdr
The New Indian Express kaj Dinamani, gazetaro de Koimbatore

Santvana Bataĉarja estis nomumita ĉefredaktoro la 1-an de julio 2022,[1] anstataŭigante G.S. Vasu.

Historio redakti

La Indian Express estis unue eldonita la 5-an de septembro 1932, en urbo Madraso (nun nomata Ĉenajo) de Ajurveda doktoro kaj barata nacia kongresano nome P Varadaraĝulu Naidu, eldonanta el la sama eldonejo kie li ĉiusemajne eldinis la Tamil Nadu. Sed baldaŭ, pro financaj malfacilaĵoj, li vendis ĝin al S. Sadanand, fondinto de The Free Press Journal, alia anglalingva ĵurnalo.

En 1933, The Indian Express malfermis sian duan oficejon en Maduraj kaj lanĉis la tamilan ĉiutagan ĵurnalon Dinamani la 11-an de septembro, 1934. Sadanand enkondukis plurajn novaĵojn kaj reduktis la prezon, sed poste vendis parton de sia investo en la formo de konverteblaj obligacioj al Ramnat Goenka pro financaj malfacilaĵoj. Kiam The Free Press Journal plue havis financajn problemojn en 1935, Sadanand perdis la proprieton de Indian Express post kiam longa polemika tribunala batalo kontraŭ Goenka, kie oni interŝanĝis frapojn. Fine, post jaro, Goenka aĉetis la ceteron de la 26 elcento de interesoj de Sadanand kaj la papero iĝis sub sia kontrolo, tiel igante la jam kontraŭ-konformisman tonon de la revuo eĉ pli forta.[mankas fonto] Ĉe tiu tempo ĝi devis alfronti rigidan rivalecon de la bon-establita ĵurnaloj The Hindu kaj la Mail, krom de aliaj eminentaj ĵurnaloj. Fine de la 1930-aj jaroj, la ĵurnalo cirkulis en ne pli ol 2 000 kopioj.[mankas fonto]

En 1939 Goenka aĉetis Andhra Prabha, eminenta telugua tagĵurnalo. Ĝi ekprenis la nomon «tri musketeroj» pro la tri tagĵurnaloj.[mankas fonto] En 1940 la tutaj sidejoj brulis pro fajrego. The Hindu, ties rivalo, helpis konsiderinde kun la re-lanĉo de la ĵurnalo, presante ĝin intertempe ĉe unu el ties presejoj Svadesimitran kaj poste proponante ties ĵus vakigitajn sidejojn en Madraso ĉe 2, Mount Road kiu poste fariĝis la Express Estates.[mankas fonto] Ĉi tiun translokon helpis la Express akiri pli bonajn rapidegajn presmaŝinojn.

Pli laste, Goenka starigis la Mumbajan eldonon kun la famaj Turoj Ekspres kiel oficejo kiam li aĉetis la Morning Standard, en 1944. Du jaroj poste ĝi fariĝis la Mumbaja eldono de The Indian Express. Poste, eldonoj komenciĝis en urboj kiel Maduraj (1957), Bengaluro (1965) kaj Ahmadabado (1968). La Financial Express estis lanĉita en 1961 en Mumbajo; Bengalura eldono de Andhra Prabha estis lanĉita en 1965; kaj la guĝarataj tagĵurnaloj Lok Satta kaj Jansatta en 1952, en Ahmadabado kaj Baroda.

La eldono de Delhio estiĝis kiam la grupo de Teĝ nome Indian News Chronicle («Barata novaĵkroniko») estis akirita en 1951, kiu ekde 1953 fariĝis la Delhia eldono de Indian Express. En 1990 ĝi aĉetis la grupon pri revuoj Sterling kaj, kune kun ĝi, la revuon Gentleman.

Post la forpaso de Goenka en 1991, du el la familianoj disigis la grupon en Indian Express de Mumbajo — kun ĉiuj la nordbarataj eldonoj —, dum la sudaj eldonoj estis grupigitaj kiel Express Publications (Madurai) Limited kun Ĉenajp kiel ĉefsidejo.

Eldonoj redakti

The New Indian Express estas nun eldonita en la ĉiuj 22 gravaj urboj de Andra-Pradeŝo, Karnatako, Keralo, Odiŝo, Tamilnado kaj Telangano.

Cirkulado redakti

The New Indian Express (mallonge, NIE) havas neta pagatan eldonkvanton de 595 618 kopioj.[2] NIE atingas sian plej grandan penetron (pagitaj kopioj por loĝantnombro) en la ŝtato Keralo. Ĝi estas eldonata en geografia areo kiu kovras ĉ. 24 elcenton de la nacia loĝantaro. The New Sunday Express (trad. «La nova dimanĉa rapidega [ĵurnalo]»), t.e., la dimanĉa eldono de la NIE, povas esti taksata kiel la ĉefa eldono, kun revuaj suplementoj inkluzivantaj naciajn kaj internaciajn temojn kaj sekciojn pri disvolvaj temoj, socio, politiko, literaturo, artoj, kino, vojaĝado, vivstilo, sportoj, novaĝa loĝado, mem-evoluado, kaj distro.

Lastatempaj ŝanĝoj redakti

Fine de 2007/komence de 2008, estis granda ŝanĝo en la redakcio, kiam multaj novaj redaktoroj transprenis la poston de la malnovaj. En aprilo 2008, la ĵurnalo ekhavis gravan, tutnovan kaj modernan aspekton kaj dezajnon, kaj lanĉis grandegan reklamadan kampanjon.

Oktobre 2007, The New Indian Express starigis 40-paĝan revuan suplementon ĉiuvendrede (nun, entuta kolorata) nome Indulge (trad. «Indulgu»), nur por la eldono de Ĉenajo. Septembre 2010, la vivstila sekcio starigis propran eldonon en Bengaluro.[3]

Retejoj redakti

La firmaaro de The New Indian Express ankaŭ eldonas Dinamani en la tamila kaj la jenajn revuojn: Cinema Express (tamile), Samakalika Malayalam Vaarika (malajale), krom retejo nome Edex Live.[4]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoj redakti