Dinamani
Dinamani (tamile தினமணி, IAST: Tiṉamaṇi) estas grava tamila gazeto publikigata en ŝtato Tamilnado de Barato. Ĝi estas presata en 28 presejoj kaj publikigata en kvin sudbarataj ŝtatoj kaj en Nov-Delhio.[1]
Dinamami | ||
gazeto | ||
---|---|---|
Speco | Taggazeto | |
Formato | Grandgazeto | |
| ||
Lando | Barato (en Tamilnado) | |
Establodato | 1934 | |
Politiko/ Ideologio |
||
Posedata de | The New Indian Express vd | |
Stabo | Grupo The New Indian Express | |
Eldonkvanto | 1 244 568 kopioj en augusto 2022 | |
| ||
Retejo | www | |
Dinamani estas publikigata de la firmaro New Indian Express (trad. Nova barata rapidega).[1] La firmao eldonas la gazeton New Indian Express en la angla kaj Kannada Prabha ĉiutage en la kanara. Cinema Express (tamile) kaj Malayalam Varika (malaje) estas la revuoj publikigitaj fare de la firmao.
Starigo
redaktiLa 11-an de septembro 1934, oni eldonis la unuan eldonon de Dinamani kun ok paĝoj okaze de la memortago la tamila verkisto Subramania Barati.
Aliaj eldonoj
redaktiDinamani Kathir estas senpaga revuo eldonata kune kun dimanĉa numero de la gazeto Dinamani. La revuo enhavas novelojn, eseojn, komediopecojn, ktp.
Redakcianaro
redakti- D. S. Chokkalingam
- A. N. Sivaraman
- Airavatam Mahadeva
- K. Kasturirangan
- Malan
- Irama.Tiru.Campantam
- K. Vaidyanathan (nuna redaktoro)
Retaj eldonoj
redaktiLa gazeto cirkulas nun ankaŭ enrete, kun la moto «kun rekta sinteno, kun rekta vizio, kaj etiko kiu timas neniun en la lando».
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Dinamani ‒ Pri ni (angle kaj tamile). Alirita 23-a de februaro 2023.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- Blogo de Dinamani Arkivigite je 2014-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
- www
.expressbuzz .com (angle) - www
.indiavarta .com (angle) - www
.dinamani .com (telugue) - www
.kannadaprabha .com (kanare) - www
.andhraprabha .com (telugue) - www
.apweekly .com (taĝike) - www
.cinemaexpress .com (tamile) - www
.malayalamvarikha .com (malajale) - www
.tamilanexpress .com (tamile) - Tamila Literatura Festivalo
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo தினமணி en la tamila Vikipedio.