The Notorious B.I.G.

usona repisto

Christopher George Latore Wallace (naskiĝis 21an de majo 1972 en Broklino, mortis 9-an de marto 1997), pli bone konata kiel The Notorious B.I.G.Biggie, estis tre sukcesa usona repmuzikisto. Li estis fama ĉe la East Coast rap (orienta-marborda repo) kaj krimulrepo.

The Notorious B.I.G.
Mural of notorios b.i.g. in Brooklyn NY.jpg
Persona informo
Naskonomo Christopher George Latore Wallace
Aliaj nomoj The Notorious B.I.G. • Biggie • Biggie Smalls • Frank White
Naskiĝo 21-an de majo 1972 (1972-05-21)
en Broklino
Morto 9-an de marto 1997 (1997-03-09) (24-jara)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo pafvundo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater George Westinghouse Career and Technical Education High School • Bishop Loughlin Memorial High School
Familio
Edz(in)o Faith Evans
Infanoj Christopher Jordan Wallace • T'yanna Wallace
Okupo
Okupo repisto • kantoverkisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Lia debuto Ready to Die aperis en 1994, je Bad Boy Records de Sean Combs aŭ Puff Daddy. Estis tre populara kaj sukcesa albumo.

Wallace eniriĝis en la violenta vendeto inter la orienta-marborda kaj la okcidenta-marborda repo dum 1996. La repo originis en Novjorko, je la orienta marbordo de Usono, kaj la novjorka repkulturo tradicie havis komplekso de plivaloreco. Aliaj tradicioj kreskis post 1980 kaj la populara kalifornia reptradicio, kun centro Los-Anĝeleso, je la okcidenta malbordo, jam havis komplekson de malplivaloreco. Por la orient-malbordanoj la kalifornianoj estis parvenuoj. Kvereletoj elburĝoniĝis. Wallace ekhavis daŭran kverelon kun los-anĝelesano Tupac Amaru Shakur, dum kio ambaŭ estigis minacojn duflanke.

Al Shakur pafis nekonataj pafantoj la 7-an de septembro 1996 kaj li mortis la 13-an.

Wallace estis pafita je la 9-a de marto 1997 je la dek dua kaj kvardek kvin minutoj nokte en Los-Anĝeleso. Kuracistoj konkludis, ke li mortis tri dek minutojn poste. La 18-an de marto lia funebro okazis. Lian duan repalbumon, Life After Death...'Til Death Do Us Part, eldonis oni la 25-an kaj ĝi iĝis granda modrepo. Wallace jam estas popularulo en la orienta-marborda repo. Estas ankoraŭ multaj murpentraĵoj pri Wallace en Novjorko.