The Third Man

The Third Man (anglalingve por "La Tria Viro") estas 1949-a brita nigra filmo direktita de Carol Reed. La scenaro estis verkita de la romanisto Graham Greene, kiu ankaŭ verkis romaneton kun la sama nomo post la filmo en 1950. Ĝi estis produktita en la Studioj Shepperton.

La Tria Viro
Originala titolo The Third Man
Produktadlando Flago-de-Britio.svg Britio
Filmita en Flago-de-Britio.svg Britio
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 3-a de septembro 1949
Daŭro 104 minutoj
Ĝenro filmo nigra
Kameraado Robert Krasker
Reĝisoro(j) Carol Reed
Produktisto(j) Alexander Korda
David O. Selznick
Scenaro Graham Greene
Muziko de Anton Karas
Ĉefrolantoj Orson Welles
Joseph Cotten
Alida Valli
Trevor Howard
Wilfrid Hyde-White
Bernard Lee
Produkto London Film Productions
Distribuo British Lion Films
IMDb
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

PriskriboRedakti

La rakonto okazas en Vieno, ĵus post la Dua Mondmilito, kiam ĝi estis dividita inter Britio, Francio, Usono kaj Sovetio. La ĉefa rolulo estas verkisto de vaker-romanoj, kiu serĉas malnovan amikon. Kiam la amiko estas murdita, mistero disvolviĝas. Ne kutima scenarloko estis la Viena Kanalizado, kaj en la Esperanto-parko de Vieno ekzistas la ebleco viziti la kanalan reton kadre de „3-a Vira Ekskurso“.

Aperas en la filmo aktoroj Joseph Cotten, Alida Valli, Orson Welles, Trevor Howard, Wilfrid Hyde-White, Bernard Lee kaj aliaj.

The Third Man gajnis la Oran Palmon de la Festivalo de Cannes. Ĝi gajnis la BAFTA-Premion por la plej bona filmo en 1951. Ĝi estis elektita de la Brita Film-Instituto kiel la plej bona filmo de ĉiam en 1994.

FilmmuzikoRedakti

La muziko por la filmo estis komponita de Anton Karas. Ĝi fariĝis legenda, kaj la centra temo (Harry-Lime-temo laŭ la ĉefa rolo) eble estas la mondvaste plej konata peco de citro-muziko.

3-a Vira EkskursoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti