Tibor Lutter

hungara literaturhistoriisto, literatura tradukisto

Tibor Lutter, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Lutter Tibor estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto, literaturhistoriisto.

Tibor Lutter
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1910 (1910-08-15)
en Budapeŝto
Morto 9-an de junio 1960 (1960-06-09) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj anglafrancahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Budapesti Egyetemi Katolikus Gimnázium • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • Literatura tradukisto • gimnazia instruisto
vdr

Tibor Lutter[1][2] naskiĝis la  15-an de aŭgusto 1910(nun 1910-08-15) en Budapeŝto, li mortis la 9-an de junio 1960 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tibor Lutter maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1928, poste li akiris 2 diplomojn en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1933 kaj 1936. De la unua (pedagogia) diplomo li instruis en mezlernejo ĝis 1946, sed dum la nazia erao (1944) li partoprenis en la rezista movado. Ekde 1946 li instruis en Scienca Universitato de Szeged, ankaŭ en Universitato de Debrecen du jarojn, poste en Budapeŝto li estis kolegiestro kaj instruis en instituto en instrua rango docento ĝis sia morto. Li habilitiĝis en 1948, kandidatiĝis en 1952, doktoriĝis en 1955 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ĉeftemo estis la angla literaturo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az újabb angol irodalom nagy kérdőjele: James Joyce (1935)
  • Dráma és valóság (1947)
  • Jonathan Swift (1954)
  • James Joyce (1959)

Fontoj redakti

Referencoj redakti