Tibor Venkei, laŭ hungarlingve kutima nomordo Venkei Tibor estis hungara kuracisto, onkologo, haŭtkuracisto, profesoro.

Tibor Venkei [1] naskiĝis la 19-an de oktobro 1906 en Szeged, li mortis la 17-an de februaro 1983 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tibor Venkei frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1930. Post siaj studoj li laboris en kliniko (ekde 1935 kiel asistanto), interrompe li kelkfoje li estis en Vieno kaj parizo helpe de stipendioj. En 1940 li estis nomumita privata profesoro, tamen li estis ĉefkuracisto en tiam hungaraj urboj Szatmárnémeti kaj Nagyvárad. Ekde 1944 li laboris en Budapeŝto. Inter 1950 kaj 1954 li estis armea kuracisto kun rango subkolonelo, poste li estis institutestro. En 1964 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio, ekde 1968 li instruis en Medicina Universitato de Szeged kiel titulara universitata profesoro.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Early diagnosis, pathohistology and treatment of malignant tumours of the skin (1965) kun iu alia
  • A bőrrák korai diagnózisa és kezelése (1978)

Fontoj redakti