Tim Bendzko

Germana kantisto-komponisto

Tim Bendzko (naskiĝis la  9-an de aprilo 1985(nun 1985-04-09) en Berlino, do nun 39-jara) estas germana kantisto-komponisto.[1]

Tim Bendzko
Tim Bendzko (maldekstre)
Tim Bendzko (maldekstre)
Bazaj informoj
Naskiĝo 9-an de aprilo 1985 (1985-04-09) (39-jaraĝa)
en Kaulsdorf
Ĝenroj popmuziko
Eldoninto Sony Music
Retejo www.timbendzko.de
Persona informo
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Alma mater Libera Universitato Berlino
Okupo
Okupo kantistokantaŭtoro
Verkoj If words were my language
Am seidenen Faden
TTT
Retejo http://www.timbendzko.de
vdr

Kariero redakti

Bendzko kreskis en la urboparto Köpenick de Berlino, la unuajn 5 jarojn en GDR, poste en la unuigita Germanio. Kiel junulo li estis lernejano en sporta gimnazio kaj ludis futbalon en la klubo FC Union, la en la epoko de GDR gvida futbala klubo de la tiama orienta Berlino, post la ŝtata reunuiĝo unu el pluraj similfortaj urbaj futbalkluboj. Poste li studis teologio de protestantismo kaj de nekristanaj religioj. Lia muzika kariero komenciĝis per lecionoj pri gitarludado en infana aĝo. 16-jaraĝa li verkis siajn unuajn kantojn. Kiel venkinto de porjunula muzika konkurso, li en la somero 2009 koncertis antaŭ 20 000 spektantoj en la moderna amfiteatrejo Waldbühne de Berlino, unu el pli granda koncertejoj de Eŭropo . Poste li dediĉis sin tute al profesia muzikado. Li ricevis kontrakton de la produktejo Sony Music kaj en 2010 interalie estis malfermo artisto en koncertoj de la muzikgrupo Silly.

La 17-an de junio 2011, li eldonis sian unuan albumon Wenn Worte meine Sprache wären ("Se vortoj estus mia lingvo") , el kiu la unuopaĵo Nur noch kurz die Welt retten ("Nur rapide savi la mondon ") estis eldonita la 27-an de majo 2011. La albumo atingis la pozicion kvar en la germana ranglisto popmuzika.[2] kaj la unuopaĵo la pozicion du. [3] La unuopaĵa kanto, verkita de Tim Bendzko, Mo Brandis kaj Simon Triebel, ricevis platenan premion en Germanio pro vendoj de pli ol 300 000 ekzempleroj. Ĝi ankaŭ ricevis platenan premion en Svisio kaj oran en Aŭstrio. La kompleta albumo, kiu vendiĝis je pli ol 300 000 ekzempleroj, estis honorigita per tri oraj premioj. La teksto de la kanto Nur noch kurz die Welt retten ("Nur rapide savi la mondon") povus bone priskribi la vivkoncepton de multaj socie engaĝitaj junuloj, ankaŭ de aktivuloj de la Esperanto-movado aŭ de forte engaĝitaj vikipediistoj: knabo per poŝtelefono en naiva misiemo klarigas al sia koramikino, ke li malfruiĝas al ŝi pro urĝa socia agado - inter alie, li klarigas, ke cele al savo de la mondo necesas ke li ankoraŭ devas tralegi la 148 713 elektronikajn poŝtaĵojn en la persona retpoŝtkesto. Reago de la amikino ne estas menciata en la kantoteksto, sed dubindas ĉu ŝi emas atendadi la knabon ĝis post kiam li "savis la mondon".

En somero 2011, Tim Bendzko estis malferma artisto en la koncertoj de Elton John en Kolonjo kaj Lepsiko, kaj malferma artisto en la koncertoj de Joe Cocker dum sia turneo germania. La 29-an de septembro 2011, li revenis al sia hejmurbo Berlino por partopreni la kantokonkurson per la kanto Wenn Worte meine Sprache wären kaj gajni ĝin. La 10-an de novembro 2011 li gajnis la premion Bambi de plej bona nova artisto.

Referencoj redakti