Timo Stickler

germana historiisto pri la malnova epoko

Timo STICKLER (naskiĝinta la 26-an de oktobro 1971 en Aschaffenburg[1]) estas germana historiisto pri antikva epoko kaj universitata profesoro.

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe Dalberg-gimnazio en Würzburg en 1990, li soldatis ĉe Bundeswehr. Studis li inter 1991 kaj 1997 en Würzburg kaj Heidelberg malnovan historion kaj latinan filologion. En 1997 sukcesis la unua ekzameniĝo pri la gimnazia instruadrajto por la fakoj historio kaj germanistiko. Doktoriĝis Stickler en 2002 ĉe la universitato de Würzburg post defendo de tezo pri la malfruantikva militestro Flavio Aecio ĉe Karlheinz Dietz. Poste Stickler ekdeĵoris kiel akademia supera konsilisto ĉela katedro de Bruno Bleckmann ĉe la universitato de Duseldorfo. Samloke li habilitiĝis aŭtune 2008 per esploro pri Korinto klasika kaj fariĝis privata docento.

En junio 2010 oni vokis lin al la universitato de Jena [2]; ekdocentado estis de la vintra semestro 2011/12 lehrt.[3] Esplortemaro de li enhavas ofte la malfruan antivkan epokon, la migradon de nacioj kaj la antikvan Kaŭkazon.

Projektestreco kaj eldonisteco

redakti
  • 2015-2018: Iberien in der Spätantike. Ein Kleinstaat im Spannungsfeld zweier Imperien (pri malfruantikva Hispanujo; DFG-projekto)
  • 2018-2022: Imperia sine fine? Der römisch-parthische Grenzraum als Konflikt- und Kontaktzone vom späten 1. bis zum frühen 3. Jh. n. Chr. (reciprokaj rilatoj landlimzonaj inter la Romianoj kaj la Partoj; DFG-projekto)
  • 2019: engaĝiĝo en la eldonado de la serio "Reiche der Alten Welt – Völker, Länder, Dynastien" de Kohlhammer-eldonejo (kune kun Henning Börm, Udo Hartmann, Sitta von Reden, Roland Steinacher kaj Robert Rollinger)

Privataĵoj

redakti

Stickler anas ĉe la katolikaj studentaj korporacioj KDStV Gothia Würzburg kaj KDStV Ferdinandea (Prag) Heidelberg ene de CV. Frato lia estas la historiisto Matthias Stickler kies fokusoj ampleksas la Novan epokon kaj la studentan historion. Li edziĝis kaj havas infanon.

Verkoj (elekto)

redakti
  • „Gallus amore peribat“? Cornelius Gallus und die Anfänge der augusteischen Herrschaft in Ägypten (=Althistorische Studien der Universität Würzburg, 2). Leidorf, Rahden 2002, ISBN 3-89646-832-4 (bakalaŭriĝfaklaboraĵo, Wúrzburg 1996)
  • Aëtius. Gestaltungsspielräume eines Heermeisters im ausgehenden Weströmischen Reich (=Vestigia, 54). Beck, München 2002, ISBN 3-406-48853-6 (disertacio, Würzburg 2000)
  • Die Hunnen (=Beck’sche Reihe, 2433). Beck, München 2007, ISBN 978-3-406-53633-5 (traduko itala: Gli Unni, Il Mulino, Bologna 2009, ISBN 978-88-15-13043-3).
  • Korinth und seine Kolonien. Die Stadt am Isthmus im Mächtegefüge des klassischen Griechenland (=Klio, supl. NF 15). Akademie-Verlag, Berlin 2010, ISBN 978-3-05-004666-2 (habilitiĝlaboraĵo, Duseldorfo 2009)

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Vademekum der Geschichtswissenschaften. nova eldono 2010/2011, p. 602
  2. Geschichte in Wissenschaft und Unterricht. Jarkolekto 62, 2011, kajeroj 3/4, p. 252
  3. katedra paĝaro.