Tirol (Sudtirolo)

komunumo de Italio
Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Tirol kaj Tirolo.

Tirol (germane, ankaŭ Dorf Tirol, itale Tirolo) estas komunumo de la la plejparte germanlingva Aŭtonoma Provinco Sudtirolo en norda Italio. En la komunumo, ĉe pitoreska monta deklivo inter vitejoj kaj pomarbaroj, staras la mezepoka kastelo Tirolo, kiu donis sian nomon ne nur al la komunumo, sed al la tuta regiono Tirolo. Fine de 2018 en la komunumo vivis 2 456 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Kuens, Algund, Meran, Moos in Passeier, Partschins, Riffian kaj Schenna.

Tirol (Tirolo)
Tirol
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Trentino-South Tyrol.svg Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Sudtirolo
Geografia situo 46° 41′ N, 11° 9′ O (mapo)46.68333333333311.15Koordinatoj: 46° 41′ N, 11° 9′ O (mapo)
Alto super marnivelo 594 m
Areo 25 km²
Loĝantaro 2 456 (2018)
Loĝdenso 98 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Kuens, Algund, Meran, Moos in Passeier, Partschins, Riffian kaj Schenna
Patrono Johano la baptisto
Festa tago 24-a de junio
Nomo de loĝantoj Tiroler, Dorf Tiroler (germane)
Poŝtkodo 39019
Imposta kodo L178
Kodo laŭ ISTAT 021101
Telefona prefikso 0473
Retpaĝo Oficiala retejo (germane kaj itale)
RedDot.png
Loko en mapo
Information icon.svg
vdr

Nuntempe la plej grava ekonomia faktoro de la loko estas turismo. En la komunumo ĉirkaŭ 90 % de la brutta socia produkto devenas de turismo. En la multaj hoteloj kaj pensionoj kaj eĉ en kelkaj bienoj okazas ĉiujare ĉirkaŭ 700.000 tranoktadoj.

Lingva distribuoRedakti

La plejmulto de la loĝantoj (95,5%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 2,5% parolas denaske la italan kaj 2% la ladinan.

Eksteraj ligilojRedakti

 
la kastelo Tirolo, sidejo de la grafoj de Tirolo
 
la vilaĝo Tirolo kaj sia ĉirkaŭaĵo
 
La vilaĝo Tirolo supre de la urbo Merano