Tiszaroff estas vilaĝo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Tiszafüred. En la loknomo Roff estis nepruvita historia figuro.

Panoramo de Tiszaroff

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Tiszaroff situas en la maldekstra bordo de Tiso. La vilaĝo havas unusolan trairantan vojon. Kunhegyes troviĝas 16, Törökszentmiklós 35, Szolnok 41, Tiszafüred 42, Budapeŝto 130 km.

Historio redakti

Oni trovis tie riĉajn objektojn el la neolitiko kaj kuprepoko. Ekde 1855 digo defendis la vilaĝon mem de la oftaj inundoj. En 1872 Tiszaroff ricevis la titolon grandvilaĝo, ekde 1871 distrikto-juĝejo, ekde 1879 eĉ distriktejo. Dum la socialismo kolĥozo funkciis. La loĝantaro okupiĝas pri terkulturado kaj bestobredado.

Famuloj redakti

En Tiszaroff naskiĝis Ferenc Magyary-Kossa.