Tobi Lakmaker
Tobi Leman LAKMAKER (Amsterdamo, la 29-an de aprilo 1994) estas nederlanda romanverkisto.
Tobi Lakmaker | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Tobi Lakmaker | ||
Naskonomo | Tobi Leman van der Heijden | |
Naskiĝo | 29a de aprilo 1994 en Amsterdamo, Nederlando | |
Lingvoj | nederlanda vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | |
Alma mater | Universitato de Amsterdamo - filozofio vd | |
Amkunulo | Jip van den Toorn | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto | |
Verkado | ||
Ĝenroj | roman-arto | |
Verkoj | De geschiedenis van mijn seksualiteit (La historio de mia seksemo) | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiLakmaker naskiĝis kaj ankoraǔ vivas en Amsterdamo. Lia patrino estis verkistino kaj feministino Joosje Lakmaker (1950-2019). Li studis rusajn lingvon kaj kulturon kaj literaturan teorion ĉe la Universitato de Amsterdamo dum iom da tempo. Li poste kompletigis siajn studojn pri filozofio en tiu universitato.
De 2019 ĝis 2021, Lakmaker laboris kiel ĵurnalisto por inter aliaj la revuo Groene Amsterdammer kaj ekde 2023 por la nederlanda nacia gazeto De Volkskrant.
En 2021 li debutis per sia romano La historio de mia seksemo. La libro ricevis multajn favorajn recenzojn kaj premiojn, kaj ĝi tradukiĝis en plurajn lingvojn.