Tom Hoßbach (prononco [Tom HOSbaĥ], naskiĝis la  23-an de februaro 1998(nun 1998-02-23) en Celle, Malsupra Saksio, do nun 26-jara) estas germana aktoro. Li kontinue profesie aktoras ekde la kvina vivjaro, do kategoriiĝas infana aktoro.

Tom Hoßbach
Persona informo
Tom Hoßbach
Naskiĝo la  23-an de februaro 1998(nun 1998-02-23)
en Germanio Celle, Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 2004 ĝis nun
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

En aĝo de kvin jaroj Tom Hoßbach unuafoje aktoris por televidaj kaj modelis por ĵurnalaj reklamaĵoj. En 2004, sesjara, li ricevis sian unuan rolon en televida filmo, la dramo Das geheime Leben der Spielerfrauen. Sian unuan ĉefan rolon li havis en 2008 flanke de la plenkreska aktoro Jan Sosniok en la televida filmo Zoogeflüster – Komm mir nicht ins Gehege! de la privata kanalo Sat.1. En 2011 li havis plian elstaran rolon en la kinejfilma adapto de la romano Dschungelkind ("ĝangala infano"): li aktoris la plej junan el tri infanoj de germana lingvista kaj etnologa paro, kiu prenas siajn infanojn al plurjara esplorvojaĝo en okcidenta Nov-Gvineo, kie la tri palaj kaj helblondaj infanoj tre kontrastas al la lokaj samaĝuloj. En la en septembro 2013 kineje ekprezentita filmo V8 – Du willst der Beste sein de Joachim Masannek li havas la rolon de unu el pluraj adoleskaj motorveturilaj konkurantoj. Ekde novembro 2013 li videblas kiel dua plej juna filo de pastro en la televida serio Herzensbrecher – Vater von vier Söhnen de la ŝtata germana kanalo ZDF.

Filmografio redakti

Kinejaj filmoj redakti

Televidaj filmoj respektive serioj (elekto) redakti

  • 2004: Das geheime Leben der Spielerfrauen
  • 2005: Liebe nach Rezept
  • 2006 - 2007: Die Familienanwältin (2 epizodoj)
  • 2006: Papa Bulle - Eine Familie zum Schießen
  • 2006 - 2011: pripolica televida serio SOKO Köln (3 epizodoj)
  • 2007: Vater aus Liebe
  • 2009: CIS-Chaoten im Sondereinsatz
  • 2011 - 2013: Danni Lowinski (pluraj epizodoj)
  • 2013 - almenaŭ 2016: Herzensbrecher – Vater von vier Söhnen

Premioj por la mallonga filmo Gekidnappt redakti

  • Premio Camerio por la plej bona mallonga filmo – festivalo Carrousel International du Film, Kanado
  • Ĵuria kaj spektantara premio – festivalo Filmzeit Kaufbeuren
  • Premio Gyphon por la plej bona mallonga filmo en la sekcio de internaciaj filmoj por pli-ol-10-jaruloj - filma festivalo Giffoni, Italio
  • Infanfilma premio – Mallongfilma festivalo de Landshut
  • Spektantara premio – filmfestivalo Filmsalat, Verden
  • Spektantara premio – eŭropa filmfestivalo de Lille, Francio

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti