Joachim Masannek (prononco [joAĥim MAsanek], naskiĝis la 1-an de septembro 1960 en Bockum-Hövel, nuntempe parto de la eksterdistrikta urbo Hamm, federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio) estas germana verkisto de porinfana kaj porjunula literaturo, kiu ankaŭ aktivas kiel scenaristo kaj reĝisoro de porinfanaj kinejaj filmoj. Li precipe konatas pro sia kreo de serio de porinfanaj romanoj pri grupo de mezlernejanoj, kiuj kreas sovaĝecan futbalteamon ekster oficiala sporta klubo, kaj kune travivas aventurojn en scenaro foje sufiĉe nerealisma: tiu serio nomatas Die wilden Fußballkerle ("la sovaĝaj futbalantoj"), kaj krom esti la temo de multaj romanoj, sondramoj kaj de aparta serio de animaciaj filmoj, ankaŭ iĝis la temo de kvin komerce tre sukcesaj porinfanaj kinejaj filmoj. La serio "V8" pri mezlernejanaj stirantoj de motoraj veturiloj en fantazia vetkonkuro iusence rescenigas la sukceson en alia kadro. Ankaŭ de tiu serio aperis pluraj romanoj libroforme, kaj en septembro 2013 publikiĝis unua kineja filmo. La nomo V8 cetere estas termino por speco de piŝta motoro, en kiu 8 cilindroj poziciiĝas en paroj de po du, kiuj situas en angulo simila al la majuskla litero "V". Krom tiuj du serioj de libroj kaj filmoj, li aŭtoris ankoraŭ plurajn aliajn porinfanajn romanojn, parto de ili serie interligitaj.

Joachim Masannek
Joachim Masannek en la premiero de la filmo Die Wilden Kerle 5
Joachim Masannek en la premiero de la filmo Die Wilden Kerle 5
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1960 (1960-09-01) (63-jaraĝa)
en Hamm
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Televido kaj Filmo Munkeno
Familio
Infano Marlon Wessel
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoverkisto
vdr

Vivo redakti

Post studo de germanistiko kaj filozofio, Joachim Masannek studis reĝisoradon en la Altlernejo pri Televiddo kaj Kino en Munkeno (Hochschule für Fernsehen und Film München). Sekve li laboris kiel kameraisto kaj scenaristo por kinejaj kaj televidaj filmoj. Lia romana serio Die wilden Fußballkerle ("la sovaĝaj futbalantoj"), de kiu ĝis la stato de aŭtuno 2013 aperis 14 volumoj en suma eldonkvanto de pli ol miliono da libroj, iĝis tre sukcesa kaj krom la origina germana versio (tre nuancoplena je junuleca lingvaĵo) tradukiĝis al 11 pliaj lingvoj. Li mem kiel reĝisoro kaj scenaristo adaptis la enhavon al kvin kinejaj filmoj, en kiuj videblis interalie la aktoro Uwe Ochsenknecht kaj ties filoj Wilson Gonzalez und Jimi Blue en ĉefaj roloj.

Joachim Masannek estas trejnisto de vera infana futbalteamo nomata „Wilde Kerle“ kaj estas la patro de du futbalantaj filoj, Marlon Wessel kaj Leon Wessel-Masannek, kiuj same aktoras en la kvin kinejaj filmoj.

Filmografio redakti

  • 2003: Die Wilden Kerle
  • 2005: Die Wilden Kerle 2
  • 2006: Die Wilden Kerle 3
  • 2007: Die Wilden Kerle 4
  • 2008: DWK 5 – Die Wilden Kerle: Hinter dem Horizont
  • 2013: V8 – Du willst der Beste sein

Eksteraj ligiloj redakti