Tom Iredale

aŭstralia ornitologo

Tom Iredale (naskiĝis la 24-an de marto 1880, mortis la 12-an de aprilo 1972) estis angla-naskita ornitologo kaj malakologo kiu havis longan asocion kun Aŭstralio, kie li loĝis plej el sia vivo. Li estis memlernanto kiu neniam iris al universitato kaj mankis al li formala trejnado. Tio videblis en lia posta laboro; li neniam reviziis siajn manuskriptojn kaj neniam uzis tajpmaŝinon.

Tom Iredale
Tom Iredale en septembro 1938
Tom Iredale en septembro 1938
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1880 (1880-03-24)
en Workington
Morto 12-an de aprilo 1972 (1972-04-12) (92-jaraĝa)
en Freshwater
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo ornitologo • malakologo • fotisto
vdr
Tom Iredale en 1923

Komenca vivo redakti

Iredale naskiĝis ĉe Stainburn, Workington en Cumberland. Li laboris ĉe apoteko el 1899 al 1901, kaj alkutimiĝis al birdumado kaj ovokolektado ĉe la Laga Distrikto kun kemiisto William Carruthers Lawrie.

Novzelando redakti

Li marveturis pro sia sano (eble li havis tuberkulozon). Laŭ letero al Will Lawrie date la 25an de Januaro 1902, li alvenis al Wellington, Novzelando decembre 1901, kaj veturis dekomence al Lyttelton kaj Kristkirko. En sia dua tago en Kristkirko, li malkovris, ke ĉe la Eksterlanda Naturhistoria Galerio de la Muzeo kaj Publika Biblioteko, 2 el 16 anglaj birdovoj estis malprave identigitaj.

Li iĝis oficisto ĉe novzelanda entrepreno ĉe Kristkirko (1902-1907). Ĉe 1906 li edziĝis al Alice Maud Atkinson en Novzelando, kaj ili havis unu filinon nome Ida.

Kermadekoj redakti

en 1908 li aliĝis al ekspedicio al la Kermadekaj Insuloj kaj loĝis dek monatojn sur tiuj malproksimaj insuloj nordoriente de Novzelando. Loĝante inter kaj studante milojn da birdoj, li iĝis birdofakulo. Li survivis per pafado kaj manĝado de la objektojn de sia studo. Li ankaŭ kolektis moluskojn en la insulo kaj disvolviĝis intereson en malakologio.

Kvinslando redakti

En 1909 li vizitis Kvinslandon, Aŭstralio, kie kolektis ĉirkaŭ 300 speciojn de ĥitonoj kaj de aliaj moluskoj. Lia reputacio inter siaj kolegoj kreskis, spite la fakton ke li ne havis universitatan gradon.

Britio redakti

Iredale revenis en Brition kaj iĝis libera laboristo ĉe la Brita Muzeo de Natura Historio en Londono (1909-1910). Tie li laboris kiel helpanto de Gregory Mathews por lia libro Birds of Australia (1911-1923). Li verkis multon el la teksto, sed la verko estis atribuita al Mathews.

Dumlabore en Londono li vivis kun Jane Davies, koncerta kantistino, kiun li renkontis ĉe vespero ĉe Rothschild en 1910. La rilato suferis pro liaj esploroj eksterlande sed ĉiukaze ii havis filon kaj kvar filinojn inter 1910 kaj 1917. (La filo mortiĝis infanaĝe).[1]

Iredale plulaboris por natura historio sub patroneco de riĉaj naturalistoj kiaj Charles Rothschild, por kiu li veturis al Hungario por kolekti pulojn el birdoj. Li edxziĝis al Lilian Marguerite Medland (1880-1955) la 8an de Junio 1923. Ŝi ilustraciis kelkajn el liaj libroj kaj iĝis unu el plej famaj birdartistoj de Aŭstralio.

Novsudkimrio redakti

Iredale revenis al Aŭstralio en 1923 kaj estis elektita membro de la Reĝa Aŭstralazia Ornitologista Unio (RAOU) samjare. Li estis konsilinto de RAOU por Novsudkimrio en 1926, kaj servis en la komitato de RAOU por migrado 1925-1932.

Li akiris postenon kiel konkologo ĉe la Aŭstralia Muzeo en Sidnejo (1924-1944). Li laboris senlace por publikaĵoj pri konkoj, birdoj, ekologio kaj zoogeografio. Li prelegis ofte kaj verkis multajn popularigajn sciencajn artikolojn en gazetoj. Danke al liaj klopodoj (kaj de la postaj zorgantoj), la Moluska Sekcio ĉe la Aŭstralia Muzeo havas nun la plej grandan sciencan kolekton de moluskoj en la Suda Hemisfero kun ĉirkaŭ 6,000 specimenoj. Li estis Honora Asociito el sia retiriĝo en 1944 ĝis sia morto.

Taksono redakti

Multaj specioj kaj kelkaj genroj en konkologio, iĥtiologio kaj ornitologio estis nomita por la honoro de Iredale, kiaj la jena:

  • Cryptoplax iredalei E. Ashby, 1923

Iredale iĝis membro de la Reĝa Zoologia Societo de Novsudkimrio en 1931; ricevis la honormedalon Clarke de la Reĝa Societo de Novsudkimrio en 1959; kaj estis Prezidento de la Reĝa Zoologia Societo de Novsudkimrio en 1937-38.

Selektaj verkoj redakti

  • Iredale, T., 'Solander as an Ornithologist', Ibis, 1913, pp. 127–135
  • Iredale, T., 'John Brazier 1842-1930', Nautilus, vol. 44, 1931
  • Iredale, T., 'J. R. and G. Forster, Naturalists', Emu, vol. 37, 1937, pp. 95–99
  • Iredale, T. 1940. Book review. The fishes of Australia. Part I by G. P. Whitley. Proceedings of the RZS of NSW 1939-40: 41.
  • Iredale, T. 1941. Book review. The molluscs of South Australia. Part II by B. C. Cotton & F. K. Godfrey. Proceedings of the RZS of NSW 1940-41: 35.
  • Iredale, T. 1942. Book review. Australian Insects. An introductory handbook by Keith C. McKeown. Proceedings of the RZS of NSW 1941-42: 33-34.
  • Iredale, T. 1947. Book review. Gliders of the gum trees. The most beautiful and enchanting Australian marsupials by David Fleay. Proceedings of the RZS of NSW 1947-47: 5.
  • Iredale, T. 1951. Book review. Australian shells by Joyce Allan. Proceedings of the RZS of NSW 1949-50: 73-74.
  • Iredale, T. 1958. Book review. Cowry Shells of World Seas by Joyce Allan. Proceedings of the RZS of NSW 1956-57: 95-96.
  • Birds of Paradise and Bower Birds (1950)
  • Birds of New Guinea, 1956 (Vol.1, 2), Illustrated with 35 plates in colour figuring 347 birds by Lilian Medland
  • Iredale, T., 'John (William) Brazier', Proceedings of the Royal Zoological Society of New South Wales, 1956, p. 105
  • Iredale, T., 'Broinowski's Birds and Mammals of Australia', Proceedings of the Royal Zoological Society of New South Wales, 1956
  • Iredale, T., 'Scientific Societies in Australia. The Sydney University Chemical Society', The Royal Australian Chemical Institute Proceedings, vol. 27, 1960, pp. 216–217
  • Iredale, T. and Whitley, G.P., 'Sir William Dennison as a Conchologist', Proceedings of the Royal Zoological Society of New South Wales, 1964, pp. 27–30
  • Iredale, T., 'Charles Hedley', Proceedings of the Royal Zoological Society of New South Wales, vol. 88, 1967, pp. 26–31

Referencoj redakti

  1. Lady McEwen, pranepino de Tom Iredale, posedas gravajn naskatestilojn kaj familiajn memoraĵojn kiaj fotoj.
  • Chisholm A. H. & Serventy D. L. (1973). "Obituary: Tom Iredale. A scientific appraisal". Emu 73: 74-78.
  • McMichael D. F. & Whitley G. P. (1956). "The published writing of Tom Iredale with an index of his new scientific names". Australian Zoologist 12: 211-250.
  • Ponder W. F. & Whitley G. P. (1972). "Tom Iredale (1880-1972)". The Nautilus 68: 60-62.