Torgnon

komunumo de Italio

Torgnon (itale Torgnon; ankaŭ konata kiel Torgnone, dum la periodo de faŝismo) estas komunumo en la regiono Aosta Valo, en la nord-okcidenta Italio, grandparte loĝata de franclingvanoj kaj de aostvalaj dialektanoj. Fine de 2023 en la komunumo vivis 557 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Antey-Saint-André, Bionaz, Châtillon, Nus, Saint-Denis, Valtournenche kaj Verrayes.

Torgnon
Torgnon
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Aosta Valo
Provinco AO Aosta Valo
Geografia situo 45° 48′ N, 7° 34′ O (mapo)45.87.5666666666667Koordinatoj: 45° 48′ N, 7° 34′ O (mapo)
Alto super marnivelo Inter 800 kaj 3320 m
Areo 42 km²
Loĝantaro 557 (2023)
Loĝdenso 13 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Antey-Saint-André, Bionaz, Châtillon, Nus, Saint-Denis, Valtournenche kaj Verrayes
Patrono Sankta Marteno
Festa tago 11-a de novembro
Nomo de loĝantoj Torgnoleins (france, itale)
Poŝtkodo 11020
Imposta kodo L217
Kodo laŭ ISTAT 007067
Telefona prefikso 0166
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Kristana patrono estas la sankta Marteno de Tours, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Geografio redakti

La komunumo konsistas el aro da 22 montaraj vilaĝoj, situantaj en la valo Valtournenche. Tie loĝas 538 homoj (en 2007)[1]. La alto super marnivelo varias inter 800 kaj 3320 metroj.

Historio redakti

La komunumo Torgnon riĉas je historiaj heredaĵoj. En Chaté kaj Chatrian estis eltrovitaj restaĵoj el la pratempo, kio kredindigas, ke la komunuma teritorio jam estis loĝata antaŭ la alveno de la Romianoj.

Ekde Mezepoko la komunumo iĝis parto de la Sinjorio de Cly, kies kontrolo etendiĝis trans la Alpoj, ĝis Siono, en Svisio. Dum la tiraneca regado de Pierre de Cly, la feŭdo al kiu apartenis Torgnon estis konkerita de la Savoja dinastio, kiu ĝin administris dum la sekvaj 200 jaroj per delegita kastelestro.

En 1550 ĝi estis transdonita al la familio Moralis, poste al la familio Fabri, Roncas kaj fine Bergera; en 1750, la familio Bergera rezignis pri siaj feŭdaj rajtoj.

Hodiaŭ restas, el la sinjoria periodo, la irigaciaj kanaloj, la muelilo Etirol kaj la restaĵoj de la hospico en Chavacour. Tiu ĉi lasta konstruaĵo situis laŭ la strato kiu ligis la teritorion de Torgnon al la proksima kantono Valezo, en la sud-okcidenta Svisio. La strato transpasis la montojn Chavacour, For, Collomb kaj Théodule, kaj utilis por komercadi brutojn kaj la muskatvinon de Chambave.

Parolataj lingvoj redakti

La plejparto el la loĝantoj en Tornjon parolas denaske la arpitanan lingvon, kaj komunikas per la aostvala dialekto.

Laŭ popolnombrado[2], 62,05% el la loka loĝantaro denaske parolas la francan, dum 27,82% denaske parolas la italan. Oni atentu ke, ĉe popolnombradoj, la denaskaj parolantoj de la arpitana estas inkluzivitaj en tiuj de la franca. La restanta procento konsistas el parolantoj de aliaj lingvoj aŭ nerespondintoj.

Subdividaĵoj redakti

La komunuma teritorio entenas la jenajn vilaĝojn: Berzin, Champagnod, Champeille, Chaté, Chatrian, Cheille, Chesod, Cortod, Etirol, La Gombaz, Mazod, Mongnod (capoluogo), Nozon, Pecou, Ronc Dessous, Ronc Dessus, Septumian, Triatel, Tuson, Valleil, Verney, Vesan Dessous kaj Vesan Dessus.

La nomo de la vilaĝo Nozon, kurioze, estas kaj ambigramo kaj palindromo.

Atingeblo redakti

Aŭtomobile redakti

Torgnon kaj ties subdividaĵoj facile atingeblas aŭtomobile per la italia nacia aŭtoŝoseo A5 Torino-Aosto-Blanka Monto. El ambaŭ direktoj, la plej proksima elirejo estas tiu de Châtillon/Saint-Vincent. Elirinte, oni pluiru laŭ la regiona strato SR 42 en la direkton de Cervinia, Valtournenche aŭ (se tio jam videblos) Torgnon. Post proksimume 10 km, oni sekvu la indikojn al Torgnon kaj eliru el la strato SR 42, ĝirante maldekstren. Oni pluiru ĝis Torgnon (proksimume 2 km).

Trajne redakti

La plej proksima stacidomo, Châtillon/Saint-Vincent, situas preskaŭ 15 kilometrojn for de Torgnon, kaj atingeblas (en 2010) per multenombraj trajnoj de la fervojlinio Torino-Chivasso-Aosto.

El Torino, la vojaĝo daŭras proksimume du horojn; el Milano, tri horojn; el Chambery, kvar horojn.

Aŭtobuse redakti

El Châtillon eblas atingi Torgnon, krom per taksio, ankaŭ per la interurba aŭtobuslinio Châtillon-Torgnon, kaj dum labortagoj kaj dum feritagoj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti