Därligen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Tracht (Därligen))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Därligen (stacidomo).


Därligen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 413 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Därligen
Blazono de Därligen
Blazono de Därligen
Blazono de Därligen
Därligen vidita de la vaporŝipo Blümlisalp
Därligen vidita de la vaporŝipo Blümlisalp
Därligen vidita de la vaporŝipo Blümlisalp
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 39′ 36″ N 7° 48′ 32″ O / 46.66000 °N, 7.80889 °O / 46.66000; 7.80889 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 36″ N 7° 48′ 32″ O / 46.66000 °N, 7.80889 °O / 46.66000; 7.80889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 413
Areo 6,91 km²
Alteco 567 m super marnivelo
Poŝtkodo 3707
Komunumkodo 0575
Mapo de Därligen
Mapo de Därligen
Mapo de Därligen
vdr

Geografio redakti

Därligen situas en Berna Oberlando, ĉe la sudorienta bordo de la Lago de Thun, rekte sudokcidente de Interlaken. La komunumo konsistas el la vilaĝo Därligen kaj la setlejoj Tracht (en okcidento rekte ĉe la lagobordo), Büeli (sur la roko okcidente de Därligen) kaj Fenki (rekte norde de la vilaĝo), krome al la komunumo apartenas diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj sur la deklivo de Därligrat. En sudo la komunumo etendiĝas ĝis la kresto de la montoĉeno Därligrat, en sudo ĝia limo estas la lagobordo. Tra la komunumo fluas la rojo Holzetbach, kaj la rojo Marchgräbli formas la okcidentan limon.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,91 km², de kiuj 65,4 % estas kovritaj de arbaro, 19,5% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Därligen limas en nordo al la Lago de Thun, en nordnordoriento al Interlaken, en nordoriento al Matten ĉe Interlaken, en oriento al Wilderswil, en sudo al Saxeten, kaj en okcidento al Leissigen.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6/11. La svisa aŭtovojo A8 finiĝas en oriento de la komunumo, tiel ke la tuta trafiko inter Interlaken kaj Thun pasas tra la komunumo sur la kantona ĉefvojo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono Fervojo de Thun al Interlaken kaj pri ŝiphaltejo ĉe la Lago de Thun.

Loĝantaro kaj ekonomio redakti

La nombro da loĝantoj de Därligen dum la lastaj ducent jaroj estis pli malpli stabila. Noteblas ioma malkresko dum la 1980-aj jaroj, sed intertempe la nombro de la loĝantaro denove atingis la antaŭan nivelon. Tradicie Därligen estis agrikultura vilaĝo kun alpopaŝtado. Kvankam ankoraŭ hodiaŭ al agrikulturo estas grava en Därligen malpli ol 5% de la loĝantaro nuntempe laboras en la agrikultura branĉo. Ĉefa enspezofonto estas la turismo. En la komunumo ekzistas la hotelo Du Lac kaj lueblas feriloĝejoj. Multaj loĝantoj de Därligen laboras en la proksimaj turismaj centroj de Interlaken.

Disvolviĝo de la loĝantaro
Jaro 1850 1880 1900 1930 1950 1980 1990 2000
Loĝantoj 362 370 375 374 361 295 352 359

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Därligen datiĝas el la jaro 1244 kiel Tedningen. Därligen dum mezepoko apartenis al la Senjorujo Unspunnen, kies historian sorton ĝi dividis kaj fariĝis en la jaro 1515 parto de la Voktejo Interlaken, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 estis transformita al la distrikto Interlaken kaj en la jaro 2010 integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli. En la jaro 1872 Därligen fariĝis la ŝanĝoloko de la vaporŝipo de Thun al la trajnlinio al Interlaken, kiu tiam finiĝis en Därligen. En la jaro 1893 la trajnlinio estis longigita ĝis Spiez.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti