Trafika regularo

Artikoloj pri trafikaj regularoj ĝenerale (ne de apartaj landoj aŭ sub apartaj nomoj). Se estas eble — nur pri oficialaj.

Trafika regularo estas regularo, montranta devojn por stirantoj de veturiloj kaj piedirantoj, ankaŭ teknikajn postulojn, prezentatajn al veturiloj por garantii trafikan sekurecon.

Historio redakti

Historio de la nuntempa trafika regularo devenas el Londono. La 10-an de decembro 1868 sur la placo antaŭ Parlamento estis instalita mekanika fervoja semaforo kun kolora disko. Ĝia inventinto — Ĝ. P. Najt — estis specialisto pri fervojaj semaforoj. La instalaĵo estis regata permane kaj havis du semaforajn alojn. La aloj povis okupi diversajn situojn: la horizontala — la signalo "stop" kaj la mallevitaj je la angulo 45 gradoj — oni povas moviĝi atente. Ĉe mallumiĝo oni ŝaltis turnantan gasan lanternon, kiu signalis per la ruĝa kaj verda trafiklumoj. Al la semaforo estis alstarigita livreulo, en kies devoj eniĝis levi kaj mallevi la alojn kaj turni la lanternon. Tamen teknika realiĝo de la instalaĵo evidentiĝis malsukcesa: grincado de la ĉeno de la levmekanismo estis tiom laŭta, ke preterveturantaj ĉevaloj sin flankenĵetadis kaj baŭmadis. Ne ĝisfunkciinte eĉ unu monaton, la 2-an de januaro 1869 la semaforo eksplodis, troviĝanta ĉe ĝi policisto estis vundita.

Pratipoj de la nuntempaj trafiksignoj oni povas kalkuli tabulojn, sur kiuj montriĝis direkto de movo al loĝloko kaj distanco ĝis ĝi.

La decido pri kreado de la unueca eŭropa trafikregularo estis akceptita en 1909 en la tutmonda konferenco en Parizo, pro plimultiĝo de nombro de aŭtomobiloj, kresko de rapidoj kaj intenseco de movo sur publikaj stratoj. La sekva grava paŝo estis akcepto de "Konvencio pri lanĉo de unuformeco en signalaron sur vojoj" en 1931 en Ĝenevo.

Vidu ankaŭ redakti