Traktato de Windsor (1386)

La Traktato de Windsor estas la diplomatia traktato signita inter Portugalio kaj Anglio la 9-a de majo 1386[1] ĉe Windsor. Ĝi estas la plej malnova ankoraŭ reganta diplomatia alianco en la mondo. Ili signis post angla helpo al la Dinastio Aviso dum la Batalo de Aljubarrota la antaŭa jaro.

Edziĝo de Johano la 1-a de Portugalio, Reĝo de Portugalio kaj Filipa de Lancaster, filino de Johano de Gento.

Historio redakti

Anglio kaj Portugalio kreis traktaton en 1373, kiu garantiis angla milita subteno ĉe la batalo de Aljubarrota kontraŭ la Reĝlando de Kastilio en 1385.

Post la venko de Aljubarrota, la kastilia armeo estis tiel malbonkondiĉe, ke Johano la 1-a ne eblis klopodi invadon en la sekvaj jaroj. Johano la 1-a de Portugalio estis agnoskita kiel reĝo, tiel finante krizon de postsekvanto de 1383-1385 kaj la politika malordo, kiu reĝis en la portugala lando. Tiu agnosko de Kastilio nur okazis en 1411, post la signo de la Traktato de Ayllón-Segovia.

La angla-portugala alianco estis reviglita maje 1386. Portugalio kaj Anglio (Johano la 1-a kaj Rikardo la 2-a) signis la Traktaton de Windsor, konfirmante formale la aliancon kiu restis bazon en la duflanka rilatoj ĝis hodiaŭ.[2] La lasta ago por firmigi la aliancon estis la edziĝo inter Filipa de Lancaster, filino de Johano de Gento, grafo de Lencaster, kaj Johano I, realigita en 1387. La duflanka komerco viglis, kaj la du landoj interŝanĝis moruon, histon, korkon, salon, olivoleon kaj vinon. La plej juna virfilo de la geedzoj, Henriko estis la ora epoko de Portugalio pro liaj vojaĝoj kaj maraj eltrovoj.

La Traktato de Windsor establis pakton de reciproka subteno inter la landoj. Tiu dokumento estas konservata ĉe la Nacia Arkivo de Portugalio.[3]

Alvokoj al la traktato tra historio redakti

La traktato, ankoraŭ funkcianta, estis alvokitaj tra la historio.

  • Dum la filipa dinastio, de 1580 al decembro 1640, pro la Iberia unuiĝo kaj la milito inter Hispanio kaj Anglio, la traktato paŭzigis, kaj portugaloj luktis kontraŭ angloj.
  • La Reĝlando de Portugalio uzis ĝin en 1640, por forigi la reĝoj de Hispanio (Habsburgoj).
  • Dum la 19-a jarcento la brita registaro ĉirkaŭiris la traktaton, kiam ĝi sendis ultimaton al Portugalio dum la Berlina Konferenco pro portugalaj planoj de pretendi la teritorion inter Angolo kaj Mozambiko.
  • En la 20-a jarcento, la Unuiĝinta Reĝlando alvokis ĝin pro la Unua Mondmilito, maje 1916, petante al Portugalio la malliberigo de ĉiuj germanaj ŝipoj en la portugala marbordo. Tiu ago kialigis la oficialan militan deklaron kontraŭ Germanio kaj siaj aliancanoj, la 9-a de marto 1916.
  • Oni denove alvokis ĝin dum la Dua Mondmilito, kaj malgraŭ la portugalregistara simpatio por la Akso Berlino-Romo-Tokio, la portugala prezidanto permesis la uzado de flugilbazo de aliancanoj.

Literaturo redakti

  • FONSECA, Luís Adão da, O essencial sobre o Tratado de Windsor, Lisboa: Imprensa Nacional-Casa da Moeda, 1986.

Referencoj redakti