Johano la 1-a (Portugalio)

reĝo de Portugalio
(Alidirektita el Johano la 1-a de Portugalio)

Johano la 1-a de Aviso (naskiĝis en Lisbono la 11-an de aprilo 1358, mortis samurbe la 14-an de aŭgusto 1433) estis la deka reĝo de Portugalio kaj fondinto de la Dinastio Aviso. Li estis natura filo de la reĝo Petro la Justiciga kaj de Teresa Gille Lourenço. Laŭ deziroj de lia patro, li estis vartata kaj edukata de lia patrina avo, la komercisto Lourenço Martins. En la jaro 1364 li estis rangigita al Superulo de la Ordeno de Aviso.

Johano la 1-a
10-a Reĝo de Portugalio
Regado 1385-1433
Antaŭulo Fernando la 1-a
Sekvanto Eduardo la 1-a
Persona informo
João I de Portugal
Naskiĝo 11-an de aprilo 1357 (1357-04-11)
en Lisbono
Morto 14-an de aŭgusto 1433 (1433-08-14) (76-jaraĝa)
en Lisbono
Tombo Monaĥejo de Batalha vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Subskribo Johano la 1-a (Portugalio)
Familio
Dinastio Dinastio Aviso vd
Patro Petro la 1-a vd
Patrino Teresa Lourenço vd
Gefratoj Maria, Marchioness of Tortosa • Luís de Portugal • Fernando la 1-a • Infanta Maria of Portugal • Beatrice, Countess of Alburquerque • Infante João, Duke of Valencia de Campos • Infante Dinís, Lord of Cifuentes • Infante Afonso vd
Edz(in)o Philippa of Lancaster vd
Amkunulo Inês Pires vd
Infanoj Eduardo la 1-a de Portugalio • Peter, Duke of Coimbra • Henriko la Navigisto • Izabela de Portugalio, Dukino de Burgundio • John, Constable of Portugal • Ferdinando la Sankta Princo • Alfonso, duko de Braganza • Beatrice, Countess of Arundel • Afonso de Portugal • Blanca de Aviz vd
Profesio
Alia nomo O de Boa Memória vd
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post la forpaso de Petro la 1-a, la 18-an de januaro 1367, entroniĝis lia duonfrato, Fernando la Bela. Fernando la 1-a forpasis en Lisbono la 22-an de oktobro 1383. Portugalio estis minacata malaperi kiel sendependa regno, ĉar la dinastia sukcedo korespondus al lia filino Beatriz, edziĝinta al Johano de Kastilio, sed la popolaj klasoj kaj granda parto de la portugala nobelaro firme kontraŭis la teritorian kaj politikan kuniĝon kun la Regno de Kastilio.

Fine kaj post iom necerta periodo, la 6-an de aprilo 1385 la portugalaj kortegoj kuvenintaj en Koimbro deklaris al la Infanto Johano, reĝo de Portugalio per la nomo Johano la 1-a kaj Superulo de la Ordeno de Aviso. Ĉi tiu nomumado estis vidata kiel militdeklaro kontraŭ Kastilio, ĉar ĝi senheredigis Beatrizon kaj ŝian edzon la reĝon Johano la 1-a de Kastilio.

Iom poste, la kastilia reĝo invadis Portugalion por la celo okupi Lisbonon kaj venki la reĝon Johanon. La portugala monarko nomumis Nuno Álvares Pereira kiel Konestablo kaj Protektanto de Portugalio. La kastiliaj invadintoj estis venkitaj en la decidiga Batalo de Alĵubaroto (jaro 1385), kie la kastilia armeo estis ekstermita preskaŭ en sia tuto. Li invadis Kastilion kaj altrudis en 1389 sesjaran militpaŭzon kiu poste konvertiĝis en definitiva paco per kio Kastilio rezignis siajn pretendojn kaj Johano la 1-a solidiĝis en la trono.

Johano konkeris Ceŭton, en la nordo de Afriko en la jaro 1415.

Sub regado de Johano la 1-a, kaj danke al la verkaĵoj de lia filo la Infanto Henriko (nomata Henriko la Navigisto), komenciĝis la grandaj mar-malkovraĵoj.

Li estis la unua monarko en Iberio kiu redaktis en alia lingvo krom la latina (en la portugala) la leĝojn de sia regno; entreprenis plurajn publikajn verkaĵojn kaj meritis la surnomojn “Johano la Granda”, “Johano la Grandioza” kaj “Johano la Patro de la Popolo”.

Li forpasis pro la nigra morto en 1433. Poste sukcedata en la trono de lia filo Duarto.