Tudorstilo

(Alidirektita el Tudorgotiko)

TudorstiloTudorgotiko estas en Anglujo la lasta arĥitektura periodo de la gotika stilo je la transpaŝo al renesanco dum la regeco de la dinastio Tudor (1485 ĝis 1603), kiu senkudre postsekvas la rektangulan gotikon.

Abatejo Westminster, kapelo por la angla reĝo Henriko la 7-a
Kastelo Thornbury en Gloucestershire
Halo Bramall
Tudorstila domo en Southampton

Laŭ Francisko Azorín Tudora arto estas Angla, arkitektura arto disvolviĝinta dum la regado de reĝanta familio Tudor (1485ª-1600ª j): ĉefverko estas la kapelo de Henriko la 7ª en la londona westminstera abatejo.[1] Li indikas etimologion el Tudor, propra angla nomo.[2]

Distingiloj redakti

Karakteriza estas la arĥitekturo konservanta malfrugotikajn detalajn formojn, kiuj nur hezite enprenis renesancajn elementojn. Ekzemple la Tudor-Arko estas kompakta formo de la gotika romparko. „Tipa“ tudorstila fasado distingiĝas per rektangulaj aŭ plurlateraj flankturoj, deduktitaj de la okangulo) kaj korbelo, lancetfenestroj, parte rektangulaj kun krucbastonaj fenestroj, parte kun tudorstilaj arkoj kaj ofte dentigitaj murkronoj (ankaŭ je preĝejoj), foje interrompitaj per triangulaj gablo, foje vicigitaj triangulaj gabloj sen murdentoj, samkiel delikataj kamenarĥitekturoj sur la tegmentoj. Simetrio en frua tudorstilo ne ludas rolon, anstataŭe la stilo akcentas la diversecon de la unuopaj fasadopartoj.

Aparte okulfrapa aperaĵo de la Tudorstilo estas la trabfaka arĥitekturo, kiu ripetas la surpre nomitajn formojn en ligna konstrumaniero. En ligna konstrumaniero ĉiukaze malsamaj formoj de trabfakaĵo de la unuopaj etaĝoj kaj konstrukorpoj akcentas la malsimetrion. Tudorstila trabfakaĵo estis karakteriza por la malfrumezepoka urba arĥitekturo de Anglujo, kio nun ankoraŭ estas videbla en Chester.

Postefikoj de la Tudorstilo redakti

En la plua evoluo de la Tudorstilo (la angla arthistorio nomas ĝin Elizabeta arĥitekturo, sekvata de Jakoba arĥitekturo) la gotikaj stilelementoj malpliiĝis, ankaŭ la tudorstila arko. Ankaŭ la fasadoj fariĝis pli kaj pli simetriaj.

Finfine elemetoj de laTudor-Gotiko transvivis ankaŭ la barokan arĥitekturon de la britaj insuloj. Dum kiam oni dum la tuta 17-a jarcentoj konstruis paralele al la „moderna“ klasikisma stilo de la laŭ la tudorgotiko, la gotiko travivis jam en la 18-a jarcento renaskiĝon, kiam multaj kasteloj kaj vilaoj estis konstruataj laŭ novgotika stilo.

Revivigo de la Tudorstilo redakti

Meze de la 19-a jarcento estis reuzatas dum la historiismo la frua Tudor-Gotiko laŭ eklektikisma formo kaj estis disvastigata pli malfrue ankaŭ en la britaj kolonioj kaj sur la eŭropa kontinento. Hoteloj kaj stacidomoj, sed ankaŭ privataj loĝdomoj estis starigataj laŭ ĉi tiu novtudora stilo. Ekzemplo por tio estas la ĉefa stacidomo en Breslau.

Gravaj konstruaĵoj redakti

Historiismaj tudorstilaj konstruaĵoj sur la eŭropa kontinento:

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 206.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti