Ugbaĵila Arta Metalfabriko

Ugbaĵila Arta Metalfabriko (ruse Кубачинский художественный комбинат) estas ŝtata entrepreno situanta en vilaĝo Ugbaĵilo (respubliko Dagestano, Rusio), ĉefa entrepreno de la loĝloko.

Кубачинский художественный комбинат

Ugbaĵila arta metalfabriko

Кубачинский художественный комбинат

Ugbaĵila arta metalfabriko

metiarto vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Jura formo ŝtata entrepreno
Sidejo Ugbaĵilo (respubliko Dagestano, Rusio)
Dungitoj 0,5 mil
Agokampo Arta metallaborado, produktado de juvelaĵoj, manĝilaro, armiloj
TTT kybachi.ru
vdr

Historio redakti

 
Kartoĉingo kun gravuro de lokaj metiistoj (19-a jarcento)

Ekde antikva epoko vilaĝo Ugbaĵilo estas unu el plej gravaj centroj de metio en Kaŭkaza regiono. Fabrikado de metalaĵoj kaj ŝtonoĉizado kaj aliaj apartaj metioj estigis la vilaĝon vaste konata ekstere.

Unuaj jardekoj redakti

La fabriko devenas de metiejo "Remeslennik" fondita en jaro 1924. Ĝiaj laborantoj-metiistoj okupiĝis ne nur pri tradiciaj juvelaĵoj kaj armiloj sed ankaŭ produktadis el arĝento cigaredujojn, kulerojn, aliajn utilajn arĝentaĵojn por manĝoĉambroj. En jaro 1932 ŝtatestraro de Sovetunio apartigis eron el ŝtata arĝentorezervo por ugbaĵila metiejo celante al produktado de diverstipaj aĵoj; tiam la organizaĵo estis alinomita al kunlaborejo "Eksport"[1].

En jaro 1937 aĵoj produktataj de la fabriko akceptis superan prizon de ĉiujara Internacia ekspozicio okazinta en Parizo. Pro ega signifo de Ugbaĵilo kaj por sukcesanta daŭrigo de popola metio dum jaroj 1938 — 1940 oni konstruis novan ejon por lokaj metiistoj[1].

Nova fabriko redakti

 
Arta fabriko videblas en supra loko de Ugbaĵilo

En jaro 1960 la metiejo estis aliformita kaj akceptis nuntempan nomon. Ekde tiam ĝi estis unu el plej egaj envilaĝaj entreprenoj de Nordorienta Kaŭkazio. En 1972 ĝiaj ĉefuloj pro siaj atingoj estis premiitaj per Ŝtata premio je nomo de Repin; en 1975 Ugbaĵila arta metalfabriko estis honorigita per Ordeno de interpopola amikeco[1].

Agado de la fabriko estigis la vilaĝon konata en tuta mondo. Oni montradis ĝiajn produktojn dum 12 Internaciaj ekspozicioj ricevinte 18 orajn kaj arĝentajn medalojn, interalie estis distingitaj per ora medalo en jaroj 1958 (Bruselo), 1967 (Montrealo), 1970 (Osako), dum ekspozicioj okazintaj en jaroj 1981 (Zagrebo), 1982 (Kopenhago, Duseldorfo)[1].

Dum lastaj jardekoj de Sovetunio en Ugbaĵila arta metalfabriko laboris ĉirkaŭ 800 homoj. Entute la fabriko prilaboradis mezkvante po 3500 kilogramoj da arĝento ĉiujare[2].

Nuna stato redakti

En 21-a jarcento dum ekonomia krizo de metiaj entreprenoj en respubliko Dagestano la arta fabriko malpliigis sian aktivecon[3][4] sed ĝis nun restas fakte sola funkcianta entrepreno en propra vilaĝo. Nuntempe la fabriko havas unikan aron da iloj por arĝentofandado, lamenado, formado de produktataj aĵoj; poste metiistoj siahejme faras sian laboron permane aldonante gravuradon, dekorante per diversaj ornamaĵoj. Lasta ero — fina polurado de pretigita produkto — denove fariĝas en la fabriko.

Ĉe la fabriko estas lernejo, tie studas metion ĉiuj vilaĝanoj.

Muzeo redakti

 
Ugbaĵila rimeno el Palaco de Ŝirvanŝahoj

Ugbaĵila arta metalfabriko havas propran muzeon dediĉitan al historio de la metio. Plej interesaj eroj de ĝia ekspozicio estas:

  • sabro de Nadir-Ŝaĥ (estro de Irana ŝtato dum jaroj 17361747)[5]; la sabro havas du akrajn klingojn tigon prilaboritan el osto, ĝia merkatokosto estas pli ol mil milojn da eŭroj[6];
  • vazo donacita al Josif Stalin montranta vizaĝojn de unuaj sovetiaj estraranoj; post 20-a kongreso de KPSU dum malstalinismumigo oni volis neniigi la vazon sed tiatempe ĝi restis en la muzeo[7]. Estas ankaŭ multe da aliaj aĵoj prezentantaj simbolaron de Sovetunio: rikoltilo kaj martelo, ruĝaj steloj ktp.

En eko de 1990-j jaroj oni forŝtelis 9 vazojn el la muzeo. En februaro de 1993 rabistoj senvivigis gardinton de la muzeo kaj forveturigis preskaŭ ĉion sed tuj estis kaptitaj de polico. Nova amasa forŝtelado estis nokte 10-an de junio 2017: malkonstruinte pordon la ŝtelistoj eligis pli ol 90 arĝentajn altvaroraĵojn. En fino de aŭgusto la krimuloj estas kaptitaj de policanoj. 28-an de aŭgusto unu el la ŝtelintoj enskribis en muzean gastolibron ke ri bedaŭras je propraj agoj kaj pardonpetas vilaĝanojn pro la krimo[8][9].

Krom la muzeo aĵoj el Ugbaĵilo estas ekspoziciitaj en multaj plej egaj muzeoj de tuta mondo, inter ili estas:

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti