Uncastillo [unkasTIljo] (Uncastiello en aragona) estas municipo de Hispanio, en la norda centro de la komarko Cinco Villas apartenanta al la norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Uncastillo estas etimologie komprenebla kiel unu kastelo, kaj tial kastelo aperas simbole en la municipa blazono.

Uncastillo
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50678
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 625  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 1° 8′ U (mapo)42.3604966-1.1310329Koordinatoj: 42° 22′ N, 1° 8′ U (mapo) [+]
Alto 601 m [+]
Areo 230,865907 km² (2 308 6.5 907 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Uncastillo (Provinco Zaragozo)
Uncastillo (Provinco Zaragozo)
DEC
Uncastillo
Uncastillo
Situo de Uncastillo
Uncastillo (Hispanio)
Uncastillo (Hispanio)
DEC
Uncastillo
Uncastillo
Situo de Uncastillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Uncastillo [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la norda centro de la komarko Cinco Villas, ĉe la rivero Riguel, alfluanto de la rivero Arba de Luesia, tra diversaj rojoj, inter kiuj elstaras Barranco de las Anas, Barranco de la Petilla kaj Barranco de Baztanes: tamen malgranda parto nordoriente de la teritorio (en la zono de la kastelo de Sibirana) alfluas rekte en la riveron Arba de Luesia, same kiel parto de la oriento de la teritorio, elstare speciale Barranco de Olid. La teritorio estas montara, speciale en sia norda zono, apartenanta al la montaro Santo Domingo, kie estas la plej altaj montoj: nome Selva (1159 m) kaj Cruz (1132 m) ĉe la limo kun Petilla de Aragón, Alto de Bañón (1130 m) ĉe la limo kun Luesia; kaj Fayanás (1128 m), ĉe la limo inter Uncastillo, Luesia kaj Lobera de Onsella.

Ĝi limas norde kun Sos del Rey Católico, Petilla de Aragón (nome eksklavo de Navaro ene de Aragono), Isuerre kaj Lobera de Onsella; oriente kun Luesia kaj Biota; sude kun Biota, Sádaba kaj Layana; okcidente, kun Sádaba, Castiliscar kaj Sos del Rey Católico.

La loĝloko Uncastillo (601 msm) estas je 105 km de Zaragozo. Ĝi estas komunikata per ŝoseo A-1202 kun Luesia oriente kaj kun Layana kaj Sádaba sudokcidente kaj per la loka ŝoseo kiu komunikas kun Sos del Rey Católico norde kaj Biota sude.

Historio redakti

 
Restaĵoj de akvedukto al la urbo de la arkeologia kuŝejo Los Bañales.

La plej fruaj referencoj dokumentaj pri Uncastillo (tie Uniuscastri) datas de komenco de la 10-a jarcento kiam, dum la regado de la reĝo pamplona Sancho Garcés, oni konstruis la fortikaĵon kiel kerno de la urbo, sur enorma roko (Peña Ayllón), ĉe la kunfluejo de la riveroj Cadenas kaj Riguel, cele evidente al milita blokado de la aliro de islamanoj de Sádaba al la pasejo al la interno de la regno Aragono, tra la montaro Santo Domingo. Uncastillo estis tial grava lima enklavo antaŭ islamanoj kaj ludis fundamentan rolon en la rekonkero fare de kristanoj.

Dum la 12-a jarcento, Uncastillo vivis floran periodon atestitan per ses romanikaj preĝeejoj. Kiel rezulto de la ekonomia prospero de la urbo, Uncastillo disvolviĝis kiel urbo kiu konserviĝis preskaŭ komplete. En la 16-a jarcento, la urbo ĝuis novan prosperan momenton, dum kiuj oni konstruis aliajn konstruaĵojn kiel la urbodomo. En 1543 oni fondis lernejon Estatuto de Artes de Uncastillo, kiu rivalis pri gravo kun la Universitato de Huesca.

1930-aj jaroj redakti

La 1930-aj jaroj estis tumultaj jaroj kaj en la regiono kaj en la tuta lando kun konfliktoj inter kamparanoj kaj aliaj laboristoj unuflanke kaj terposedantoj kaj policanoj aliflanke. Jam dum la Hispana revolucio de 1934 okazis konfliktoj inter policanoj kaj lokaj taglaboristoj hekpitaj de la socialisma sindikato UGT el Zaragozo kiu celis organizadon de ĝenerala striko. Sekve okazis interpafado inter policanoj kaj strikistoj, konsekvence rezultis inter policanoj du mortintoj kaj tri vunditoj. Modera socialista urbestro Antonio Plano Aznárez malsukcese klopodis peri. Dum la batalo oni atakis la loĝejon de riĉa terposedanto Antonio Mola, kaj tiukadre lia nevino estis vundita; du strikistoj mortis pro la tumulto.[1]

 
Kastelo de Sibirana.

Komence de la Hispana Enlanda Milito okazis revenĝo: nomr masakro fifarita de la insurekcia flanko. Falangistoj kaj karlistoj kunlabore kun policanoj, eniris en domoj, rabadis kaa arestis membrojn de maldekstraj organizoj kaj sindikatoj, iliajn amikojn kaj familianojn. La arestoj foje rilatis nur al personaj konfliktoj. Al arestoj sekvis torturoj, perfortoj kaj ofte mortoj. Foje ekzekutoj estis publikaj kaj oni devigis la lokanojn ĉeesti.[1] Plej elstara viktimo estis la urbestro Antonio Plano kiu estis arestita kaj kondukita al Zaragozo, kie li estis mortkondamnita kaj revenigita al Uncastillo kie li estis ekzekutita la 5an de Oktobro, koincide kun la dua datreveno de la okazaĵoj de 1934, pri kiuj li estis maljuste respondecigita. Ankaŭ lia edzino kaj liaj du filoj estis malliberigitaj. Antaŭ mortigi lin, oni humiligis lin terure: oni devigis la lokanojn ĉeesti al publikigo de la urbestro kun spuroj de sango pro torturo kaj de lia propra feko post trudengluto de laksigilo. Post la ekzekuto eĉ oni mutilis la kadavron. Unu jaron post lia morto, Plano eĉ ricevis altan monpunon, kaj same lia edzino. Tiel oni konfiskis la familian loĝejon. En Uncastillo estis mortigitaj totale 140 maldekstruloj.[1]

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj ĉe Uncastillo ankaŭ ekde la milito: oni malaltiĝis el 3 832 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj 628 loĝantoj; do, oni perdis kvin sesonojn de la loĝantaro.

Ekonomio redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al kultura kaj rura turismo. Pro relativa proksimeco al la komarka ĉefurbo, Ejea de los Caballeros, parto de la laboristaro estas dungata tie.

Demografio redakti

Demografia evoluo de Uncastillo inter 1842 kaj 2022:[2]

Loĝantara evoluo
1842187718871897190019101920193019401950196019701981199120012022
190525712562281427583094343938323629312027291506999961883628

Vidindaĵoj redakti

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

 
Kastelo de Uncastillo.
 
Preĝejo de Sankta Johano kaj roka nekropolo.
  • Elstaras unuarange la urba kerno, ekzemplo de rura arkitekturo de la komarko Cinco Villas tre bone konservita.
  • Preĝejo de Sankta Mikaelo, Nacia Monumento deklarita la 03-06-1931 kun kodo RI-51-0001046 kaj kies pordego estis vendita en 1915 al Muzeo de Bostono. Restas nur parto kiel prelegejo.[3]
  • Preĝejo de Sankta Marteno, malfruromanika, de la 12-a jarcento, ununava ortangula kun centra duoncirkla absido. Nune Interpretejo de la Romanika Arto.
  • Preĝejo de Sankta Maria, same romanika kun elstara ornamaĵo kaj skulptaĵaro, ĉefa preĝejo de la loko.
  • Preĝejo de Sankta Andreo, kun elstara renesanca pordego kaj internaj ornamaj murpentraĵoj, kun la cetero ruina aŭ malaperinta.
  • Preĝejo de Sankta Felices, romanika, de la 12-a kaj 13-a jarcentoj, en la kvartalo San Felices, ĉe la rivero Cadena. Ĝi havas aldonaĵojn de la de la 16-a jarcento.
  • Preĝejo de Sankta Johano, sur monteto proksima al San Felices sur la dekstra bordo de la rivero Riguel, romanika de la 12-a jarcento, fortika, ununava, kun duoncirkla absido plifortigita per dikaj abutmentoj, kaj ĉe roka nekropolo.
  • Kastelo, sur roko en la centro de la loĝloko (Peña Ayllón). Estas ĉefturo kaj gotika tur-palaco.
  • Palaco de Petro la 4-a, kiu konstruigis ĝin en la 14-a jarcento, bona ekzemplos de gotika arkitekturo de Aragono. Zorgis pri la konstruado Blasco Aznárez de Borau, kiu zorgis ankaŭ pri la reformo de la Alĝafario de Zaragozo.[4]
  • Juda kvartalo de grava juda komunumo de Uncastillo (Sinagogo de Uncastillo).[5]
  • Neĝujo, ĵus restaŭrita.
  • Restaĵoj de la romia urbo de la arkeologia kuŝejo Los Bañales,[6] apud la municipa teritorio de Layana, iama domaro de Uncastillo. Oni konservas kelkajn pilierojn de la akvedukto el la rivero Arba, el Fuente del Diablo, en Malpica de Arba.
  • Urbodomo
  • Kastelo de Sibirana, de la 10-a jarcento, tre bone konservita. Sur la baseno de la rivero Arba de Luesia, ĉe la montaro Santo Domingo.
  • Ermitejo Gabardilla

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Preston, Paul (2011). El holocausto español. Odio y exterminio en la Guerra Civil y después. Barcelona: Debate. pp. 135-136; 588-590. ISBN 978-84-8306-852-6.
  2. INE - Instituto Nacional de Estadística de España
  3. SIPCA
  4. El Palacio de Pedro IV en Uncastillo reabre sus puertas con una exposición sobre el monarca Alirita la 25an de Januaro 2023.
  5. La Fundación Uncastillo publica un monográfico sobre los judíos en la localidad cincovillesa Alirita la 25an de Januaro 2023.
  6. Andreu, J.: Guía histórico-arqueológica. La ciudad romana de Los Bañales, Uncastillo (Zaragoza), 2012

Bibliografio redakti

  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj redakti