Unió Democràtica de Catalunya

La politika partio "Demokrata Unio de Katalunio" (Unió Democràtica de Catalunya, UDC) estas kristandemokratia regiona partio de Katalunio. Ĝi reprezentas moderan, konservativan regionismon kaj en parlamentaj balotoj kutime kandidatas en la kristdemokrata-liberala alianco Convergència i Unió kun la liberalisma "Demokratia Konverĝo de Katalunio" (Convergència Democràtica de Catalunya). La unio membras en la Eŭropa Popola Partio, kaj en la aktuala periodo 2014-2019 ĝi reprezentiĝas per unu parlamentano en la Eŭropa Parlamento. Prezidanto de la partio ekde la jaro 1990 estas Josep Antoni Duran i Lleida.

Unió Democràtica de Catalunya
emblemo
politika partio en Katalunio
Komenco 7-a de novembro 1931 vd
Fino 24-a de marto 2017 vd
Poste Catalan Democratic Movement vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Barcelono
Ideologio

kristana demokratioporeŭropismokonservativismoKataluna naciismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Ramon Espadaler Parcerisas • Josep Maria Pelegrí i Aixut vd
Ĉefestro(j) Josep Antoni Duran i Lleida • Joan Rigol i Roig • Miquel Coll i Alentorn vd
Membro de Eŭropa Popola Partio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la aktuala partia prezidanto Josep Antoni Duran i Lleida

Historio redakti

La partio fondiĝis en 1931. Dum la epoko de la Dua Hispana Respubliko (1931–1939) ĝi reprezentis moderajn regionismajn poziciojn kaj agis favore al la kataluna aŭtonomia statuso, sed ne favore al kataluna ŝtata suvereneco, kiun en 1934 seninterkonsente proklamis la registaro de Katalunio. En la Hispana Enlanda Milito ĝi subtenis la respublikan registaron, sed pro sia katolika idearo konfliktiĝis kun la anarkiismaj aliancanoj.

Dum la diktaturo sub generalo Francisco Franco la partio retiriĝis al kaŝa agado, aparte favore al la vivteno de la katalunaj lingvo kaj kulturo, kies subtenon malpermesis la diktatura reĝimo. Krome ĝi havis kontaktojn al aliaj kaŝe agantaj regionismaj partioj, ekzemple la Eŭska Naciisma Partio. En 1961 la unio partoprenis en la fondo de la Centrodemokratia Internacio.

Anoj redakti

Eksteraj ligioj redakti