Unitariisma katedralo (Kluĵo)
Unitarisma katedralo (Kluĵo) estas Monumento historia en Rumanio, en urbo Kluĵo.
Unitariisma katedralo de Kluĵo | |
---|---|
![]() Unitarisma katedralo en Kluĵo
| |
Loko | |
Ŝtato | Rumanio |
Municipo | Kluĵo |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | unitarismo |
Dato de konsekro | 1796 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1792–1796 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
HistorioRedakti
Ĝis 1717 la eklezianoj uzis la romkatolikan preĝejon, poste ebleco restis nur en loĝdomo. Longe oni kolektis monon por la nova preĝejo, kiu konstruiĝis en la 1790-aj jaroj. La nuna formo de la turo pretiĝis nur en 1908. La malnova orgeno eksonis en 1806, la nova en 1930. En 1910, 1948, 1968 kaj en 2004 renoviĝoj okazis.
KonstruaĵoRedakti
Ekstere la katedralo havanta 3 navojn estas parte gotiko, parte klasikismo, sed la interno estas baroka. La turo altiĝas super la enirejo, kie estas latina surskribo: "In Honorem Solius Dei MDCĈCVI" (Honore al sola Dio, 1796). La predikejo estas renesanca. Sur la baldakeno estas bildo pri pelikano nutranta la idojn. En niĉo estas memorŝtono. Laŭ la onidiro en 1568 predikisto Ferenc Dávid predikis staranta sur la ŝtono pri la religiolibereco, kiu estis unika en Eŭropo. Li fondis tiun eklezion.
FontojRedakti
- Hungara Vikipedio