Universitato Azim Premji

Universitato en Bengaluro, Barato


Universitato Azim Premji [azim premĝi] (kanare ಅಜೀಂ ಪ್ರೇಂಜಿ ವಿಶ್ವವಿದ್ಯಾನಿಲಯ, IAST: Ajīṃ Preṃji Viśvavidyānilaya; hindie अज़ीम प्रेमजी विश्वविद्यालय, IAST: Aja़īma Premajī Viśvavidyālaya; angle Azim Premji University, mallonge APU) estas neporprofita privata universitato en Bengaluro, Barato. Ĝi fondiĝis en 2010. La Fondaĵo Azim Premji estas la sponsoro de la universitato. La entreprenisto Azim Premji estas la kanceliero de la universitato kaj Indu Prasad estas la vickanceliero.

Universitato Azim Premji
universitato
Informoj
fondodato 2011
Situo
Geografia situo 12° 51′ 46″ N, 77° 39′ 54″ O (mapo)12.862777.6649Koordinatoj: 12° 51′ 46″ N, 77° 39′ 54″ O (mapo)
lando Barato
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Universitato Azim Premji (Karnatako)
Universitato Azim Premji (Karnatako)
DEC
Universitato Azim Premji
Universitato Azim Premji
Situo en ŝtato Karnatako de Barato.
Universitato Azim Premji (Barato)
Universitato Azim Premji (Barato)
DEC
Universitato Azim Premji
Universitato Azim Premji
Situo en Barato.
Map
Universitato Azim Premji
vdr
Universitato Azim Premji - klasĉambraroj ĉirkaŭ la seminarejo.

La universitato ofertas bakalaŭrajn kaj magistrajn kursojn. En la bakalaŭraj kursoj oni povas specialiĝi en la ekonomiko, la fizikaj kaj biologiaj sciencoj, aŭ la homaj sciencoj. La magistraj kursoj estas en edukado, disvolviĝo kaj publika strategiaro kaj administrado. En 2017, la universitato havis proksimume 1000 studentojn kaj 120 instruistojn.

La universitato havas eksplicitan socian celon. Ĝi celas kontribui al ‘konstruo de justa, egaleca, humana kaj daŭrigebla socio’.[1] La universitato do estas plurnivele diverseca. En 2019 jen la profilo de la studentaro:[2]

  • 51% estis de kamparaj regionoj aŭ urbetoj
  • studentoj venis de 26 (el la 29) gubernioj de Barato
  • 57% estis virinoj
  • 55% ricevis financan subtenon
  • 21% de la magistraj studentoj estis profesiuloj (kiuj lasis siajn laborojn por studi ĉe APU)

Esperanto en APU redakti

Danke al ĉi tiu socia celo, multaj homoj en la universitato estas simpatiaj al la interna ideo de Esperanto, kiel esprimita ekzemple en la Praga Manifesto.[3] Jam de 2015 do, unu el la kursoj en la universitato estas “Esperanto kaj lingva demokratio” gvidata de A. Giridhar Rao.[2] Gastprelegis en ĉi tiu kurso la medicinisto kaj historiisto P. V. Ranganayakulu.

Ankaŭ en 2015 fondiĝis en la universitato Esperanto-klubo. La klubo organizas ĉiusemestre Esperanto-kursojn, kaj partoprenas aktive en la kultura festivalo de universitato, Unmukt.

En 2016, la klubo komencis la monatan Bengaluran Esperanto-Renkontiĝon (BERo). BERo ligas la esperantistojn de la universitato kun aliaj esperantistoj en Bengaluro kaj Barato.[4]

En 2017, klubano Kirti Krishna Ratnoo, estis elektita de KAEM partopreni en la 102-a UK en Seulo, Sud-Koreio. En oktobro 2017 la klubo kunorganizis (kunekun Federacio Esperanto de Barato, KAEM kaj UEA) SAS-4, la 4an Sud-Azian Seminarion en Bengaluro.

En 2018, klubanoj Kirti Krishna Ratnoo kaj Ridhima Garg partoprenis en Kuŝejo, la 1-a Kunveno de Sudorienta Junularo, en Ayutthaya, Tajlando.

Referencoj redakti

  1. Vizio de APU Arkivigite je 2018-01-06 per la retarkivo Wayback Machine: 'To contribute to the realisation of a just, equitable, humane and sustainable society.'
  2. 2,0 2,1 Rao, A. Giridhar. 2020. Lingvaj homaj rajtoj kaj multlingva edukado: raporto de barata universitato. Decolonial Subversions, http://decolonialsubversions.org/docs/pdfs/7_2020.04.04_AGRao_Esperanto.pdf
  3. Rao, A. Giridhar. 2019. Esperanto kiel pensilo pri kultura diverseco. Esperanto en Azio kaj Oceanio, n-ro 104 (julio), p. 20-22. Ankaŭ legeblas ĉe academia.edu.
  4. Rao, A. Giridhar. 2018. "Bengaluraj Esperanto-Renkontiĝoj", en Esperanto en Azio kaj Oceanio Arkivigite je 2018-05-10 per la retarkivo Wayback Machine, n-ro 99 (aprilo), p. 11.

Eksteraj ligiloj redakti