Universitato de Banja Luka
La Universitato de Banja Luka estas unu el du universitatoj en Banjaluko. En 2008 ĝi havis 13 fakultatojn, 195 profesorojn, 296 asistantojn, 235 aliajn dungitojn kaj ĉ. 15.000 studentojn.
Универзитет у Бањој Луци/Univerzitet u Banjoj Luci | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 1975 | ||||
speco | ŝtata | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 44° 46′ 30″ N, 17° 12′ 42″ O (mapo)44.7749517.211714Koordinatoj: 44° 46′ 30″ N, 17° 12′ 42″ O (mapo) | ||||
lando | Bosnio kaj Hercegovino | ||||
urbo | Banjaluko (Serba Respubliko, Bosnio kaj Hercegovino) | ||||
Estraro | |||||
gvidanto | Stanko Stanić | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | ĉ. 15.000 | ||||
nombro de kunlaborantoj | ĉ. 700 | ||||
retejo | [[1] Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Asocio Universitata de Franclingvio vd | |||||
filiita al | |||||
• Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd | |||||
| |||||
| |||||
En aprilo 2008 estis diplomitaj 1.700 studentoj.
Historio redakti
La universitato estis fondita la 7-an de novembro 1975. Je sia fondo ĝi havis jenajn kvin fakultatojn:
- Fakultato pri elektrotekniko
- Fakultato pri teknologio
- Fakultato pri maŝinkonstruado
- Fakultato pri juro
- Fakultato pri ekonomiko
Poste aldoniĝis:
- Fakultato pri medicino (1978)
- Fakultato pri agrokulturo (1992)
- Fakultato pri forstiko (1992)
- Fakultato pri filozofio (1994)
- Fakultato pri arĥitekturo kaj konstruado (1995)
- Fakultato pri natursciencoj kaj matematiko (1996)
- Akademio pri artoj (1999)
- Fakultato pri sporto (2001)
Oni planas la kreadon de tri pliaj fakultatoj [1]:
- Fakultato pri politikaj sciencoj
- Fakultato pri filologio
- Fakultato pri minado (en Prijedor)
Situo redakti
La universitato situas oriente de la urbocentro sur kvarangula tereno ĉe rivero Vrbas, kiu iam servis kiel kazerno. Le enirejo estas okcidente, ĉe bulvardo Vojvode Petra Bojovića. La pieda eniro, sed ne la enveturo, estas libera al ĉiu.
Esperanto redakti
En 2008 la universitato gastigis, laŭ invito de docento Ljubiša Preradović, sesion de AIS.
Fontoj redakti
- ↑ Artikolo de Glassrpske[rompita ligilo]