Universitato de Kjuŝuo
Universitato de Kjuŝuo (japane 九州大学) estas la plej granda universitato en la insulo de Kjuŝuo, lokita en la urbo Fukuoka.
Universitato de Kjuŝuo | |
---|---|
Informoj | |
fondodato | 1903, estas sendependa de 1911 |
speco | publika (nacia) |
Situo | |
urbo | Fukuoka, Japanio |
Estraro | |
gvidanto | Chiharu Kubo |
Nombroj | |
nombro de studentoj | Chiharu Kubo |
Diversaĵoj | |
retejo | [1] |
Laŭ la ranglisto QS Monda Universitato Rangotabeloj por 2010, Universitato de Kjuŝuo situas en 153a loko en la mondo[1] kaj 17a en Azio.
Estas 2089 eksterlandaj studentoj (2016). En 2008 tie estis trejnita 1029 eksterlandanoj, kiu faris ke la areo de la universitato enhavis la trian plej grandan nombron de fremdaj studentoj en Japanio (post la tokia kaj la osaka).
HistorioRedakti
Estis fondita en 1903 kiel kolegio medicina de Fukuoka kaj poste unuiĝis kun la Universitato de Kioto. Imperia Universitato de Kjuŝuo iĝis sendependa en 1911. En 1947, la Imperia Universitato de Kjuŝuo estis renomita al Universitato de Kjuŝuo.
En oktobro 2003 ĝi estis unuigita kun la Instituto de Dezajno. La Instituto de Dezajno iĝis la Ohaŝi kampuso. En 2004, sub la nova leĝo, Universitato de Kjuŝuo iĝis nacia universitato de Japanio.
Famaj eksstudentojRedakti
- Wakata Koiĉi — astronaŭto kaj inĝeniero.
- Jimi Seizaburo — politikisto, membro de la domo de konsilantoj de Japanio.
- Okada Takehiko — filozofo.
- Ŝimao Toshio — verkisto.
- Taguĉi Genjii — inĝeniero kiu evoluigis la statistikan metodaron de kvalito-administrado.
- Haŝimoto Hakaru — kuracisto kaj sciencisto, unue priskribinta la Tiroiditon de Haŝimoto.
ReferencojRedakti
- ↑ QS World University Rankings 2010 Results. Архивировано 17 апреля 2012 года.