Universitato de Pizo

universitato en Pizo, Italio
(Alidirektita el Universitato de Pisa)

La Universitato de Pizo (itale: Università di Pisa) estas unu el la plej malnovaj kaj renomaj universitatoj de Italio en Toskanio. Ĝi forte markas kun pliaj du altlernejoj (Scuola Normale Superiore kaj Scuola Superiore Sant'Anna) la universitatan urbon Pizo (Italio).

Universitato de Pizo
Unipi logo.jpg
555PisaPalazzoAllaGiornata.JPG
Situo
Geografia situo 43° 42′ 59″ N, 10° 23′ 54″ O (mapo)43.71650833333310.398458333333Koordinatoj: 43° 42′ 59″ N, 10° 23′ 54″ O (mapo)
Diversaĵoj
retejo Oficiala retejo
Universitato de Pizo
Information icon.svg
vdr

Ĝi estis formale fondita la 3-an de septembro 1343, per edikto papo Klemento la 6-a, kvankam jam ekzistis instruoj pri juro jam ekde la 11-a jarcento. La universitato havas la plej malnovan akademian botanikan ĝardenon de Eŭropo (Orto botanico di Pisa), fondita en 1544.

La universitato havas ĉirkaŭ 3 600 laboristojn, el kiuj ĉirkaŭ 1 900 estas sciencaj kunlaboristoj. En 2011, en la universitato studis ĉirkaŭ 57 000 studentoj.

FakultatoRedakti

  • Fakultato pri agrikulturaj sciencoj
  • Fakultato pri ekonomiaj sciencoj
  • Fakultato pri farmacio
  • Fakultato pri juro
  • Fakultato pri inĝenieraj sciencoj
  • Fakultato pri intelektaj sciencoj kaj filozofio
  • Fakultato pri lingvoj kaj fremdlingva literaturo
  • Fakultato pri veterinara medicino
  • Fakultato pri medicino kaj kirurgio
  • Fakultato pri matematiko, fiziko kaj natursciencoj
  • Fakultato pri politikaj sciencoj

Gravaj personoj de la universitatoRedakti

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti