Umberto Saba

Itala poeto

Umberto SABA, pseŭdonimo de Umberto Poli (Triesto, 9-an de marzo 1883 – Gorico, 25-an de aŭgusto 1957), estis itala poeto, verkisto kaj aforisto.

Umberto Saba
itala poeto
itala poeto
Persona informo
Umberto Saba
Naskonomo Umberto Poli
Naskiĝo 9-an de marto 1883 (1883-03-09)
en Triesto
Morto 25-a de aŭgusto 1957
en Gorizia, Italio
Nacieco Itala
Lingvoj italaslovena vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Pizo vd
Subskribo Umberto Saba
Memorigilo Umberto Saba
Familio
Infanoj Linuccia Saba vd
Profesio
Alia nomo Umberto Saba • Umberto Chopin Poli vd
Okupo poeto
Aktiva dum 1900– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Citaĵo
 Alparolis viva mi mortint-popolon.
Mortinta, laŭron mi rifuzas, forgesu min. 
— el Epigrafe

Naskiĝinta kiam Triesto estis ankoraŭ aŭstra, sed itala civitano laŭ patra flanko (lia patrino, kontraŭe, estis aŭstrianino laŭ juda deveno), dum la unua mondmilito li militservis en la armeo de la Itala reĝlando. Lia tuta vivo, cetere, estis markita de duobleco: du ŝtatoj (Aŭstrio kaj Italio), du religioj (katolika laŭ patra flanko kaj juda laŭ tiu patrina), du lingvoj (eĉ tri, ĉar al la itala kaj al la germana aldoniĝis la slovena de la vartistino Gioseffa Gabrovich Schobar, kromnomita "Peppa Sabaz", kiu lin kreskigis ameme: unu el la hipotezoj faritaj por klarigi la devenon de la pseŭdonimo Saba, rilatas ĝuste al la kromnomo Sabaz de la vartistino), du patrinoj (tiu natura kaj tiu afekcia). Estis sufiĉe da kialoj por disduigi eĉ la plej fortan animon, kaj ĉi tiu disiĝo (kiu iumomente kondukis la poeton al pzikanaliza flegado) reflektiĝas en la maltrankvilon kiu trairas lian tutan poezion.

En Esperanto ekzistas 13 tradukoj, ĉiuj (escepte de la unua, ĉeestanta kun malgravaj variaĵoj ankaŭ en “Literatura Foiro” 1976-36) en la volumo “Enlumas min senlimo”, LF-KOOP 1990, aĉetebla ĉe feilibri@esperanto.it

Temas pri:

  • Canzonetta 11: Il poeta, Kanzoneto 11: La Poeto, trad. Gaudenzio Pisoni;
  • Il bel pensiero, La bela penso, trad. Carlo Minnaja;
  • Principio d’estate, Somera komenciĝo, trad. Carlo Minnaja,
  • Quest’anno…, Ĉijare…, trad. Gaudenzio Pisoni;
  • Donna, Virino, trad. Gaudenzio Pisoni;
  • Paolina, Paŭlino, trad. Gian Luigi Gimelli;
  • Ritratto della mia bambina, Portreto pri mia filineto, trad. Carlo Minnaja;
  • La capra, La kapro, trad. Giulio Cappa;
  • A mia moglie, Al mia edzino, trad. Giulio Cappa;
  • Ulisse, Uliso, trad. Gaudenzio Pisoni;
  • A un giovane comunista, Al juna komunisto, trad. Giulio Cappa;
  • Ultima, Lasta, trad. Gaudenzio Pisoni;
  • Commiato, Forsaluto, trad. Carlo Minnaja.

Subskribo de Umberto Saba