Universitato de Tromsø

La Universitato de Tromsø – La Arkta Universitato de Norvegio (norvege Universitetet i Tromsø – Norges arktiske universitet; nord-samee Romssa universitehta – Norgga árktalaš universitehta; akronime UiT) estas ŝtata universitato en Norvegio kaj la plej norda universitato en la mondo [1]. Ĝi troviĝas en la urbo Tromsø, Norvegio, ĝi estis establita de akto de parlamento en 1968 kaj malfermita en 1972. Ĝi estas unu el dek universitatoj en Norvegio. La Universitato de Tromsø estas la plej granda esploro kaj eduka institucio en Norda Norvegio kaj la sesa-plej granda universitato en Norvegio [2]. La loko de la universitato faras ĝin natura ejo por la evoluado de studoj de natura medio de la regiono, kulturo kaj socio.

Universitato de Tromsø
kampuso Breivika
kampuso Breivika
publika universitato
moto Drivkraft i nord
Mova forto en la nordo
Informoj
fondodato 1968
fondinto(j) Parlamento de Norvegio vd
Situo
Geografia situo 69° 40′ 50″ N, 18° 58′ 23″ O (mapo)69.68051111111118.973133333333Koordinatoj: 69° 40′ 50″ N, 18° 58′ 23″ O (mapo)
lando Norvegio
urbo Tromsø
adreso 18 Hansine Hansens veg
poŝtkodo 9019
Estraro
ĉefestro(j) Marianne Elisabeth Johnsen vd
Nombroj
nombro de studentoj 17 808 vd (stato: 2021)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• GBIF Norvegio
• eldonejoj de biodiversecaj datumoj de Norvegio
• Juna Eŭropa Esploruniversitata Reto
• ORCID
• DataCite
• Coalition for Advancing Research Assessment
Internacia Konsilio por Malferma kaj Distanca Edukado
• European Open Science Cloud Association vd
filiita al
Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd
filioj
• Centre for Arctic Gas Hydrate, Environment and Climate
• Septentrio Academic Publishing vd
jura formo organisasjonsledd vd
Universitato de Tromsø (Norvegio)
Universitato de Tromsø (Norvegio)
DEC
Universitato de Tromsø
Universitato de Tromsø
Map
Universitato de Tromsø
vdr

La ĉefa fokuso de la aktivecoj de la universitato estas sur aurora luma esploro, ekstertera scienco, fiŝkapteja scienco, biotekniko, lingvistiko, multkulturismo, samea kulturo, telemedicino, epidemiologio kaj larĝa spektro de Arktaj esploraj projektoj. La proksimeco de la Norvega Polusa Instituto, la Norvega Instituto de Mara Esploro kaj la Polusa Ekologia Centro [3] donas al Tromsø plia pezo kaj graveco kiel internacia centro por Arkta esploro. Esploraj aktivecoj, tamen, ne estas limigita al Arktaj studoj. La universitataj esploristoj laboras ene de larĝa gamo de temoj kaj estas rekonitaj ambaŭ tutlande kaj internacie.

La Universitato de Tromsø havas kampusojn en la sekvaj lokoj (2020): Tromsø (ĉefa), Alta, Harstad, Mo i Rana, Hammerfest, Bodø, Kirkenes, Narvik, Svalbardo [4]. Reprezentantoj de la universitato ankaŭ partoprenas en la laboro de la Universitatcentro de Svalbard (UNIS).

Historio redakti

La universitato estis fondita en 1971 fare de la norvega registaro. Ĝi havis kvar fuziojn ekde tiam:

  • kun Tromsø Universitata kolegio en 2009 [5]
  • kun Finnmark Universitata kolegio en 2013 [6]
  • kun Harstad Universitata kolegio en 2016 [7]
  • kun Narvik Universitata kolegio en 2016 [5]

Kiam UiT kunfandiĝis kun Tromsø Universitata kolegio ĝi iĝis la plej malnova lernejo en Norvegio. Tromsø Universitata kolegio estis fondita la 7an de februaro 1826. Ĝi tiam estis nomita Trondenes-seminario.

Organizo redakti

La universitato konsistas el ses fakultatoj:

  • fakultato de Juro
  • fakultato de Sansciencoj
  • fakultato de Homaroj, Sociaj Sciencoj kaj Instruista Eduko
  • fakultato de Inĝenieristiko kaj Teknologio (bazita en Narvik)
  • fakultato de Scienco kaj Teknologio
  • fakultato de Vivsciencoj, Fiŝfarmoj (Norvega Lernejo de Fiŝfarmo) kaj Ekonomiko (Lernejo de Komerco)
  • artsindikata fakultato (Konservatorio de Muziko kaj Akademio de Arto)

La Norvega Lernejo de Fiŝfarmoj (Norges Fiskerihøgskole) ankaŭ estas fakultato de la universitato, kvankam kun konsiderinda aŭtonomio. Instruado de medicinaj temoj estas efektivigita surbaze de la Universitata Hospitalo de Norda Norvegio (norvege: Universitetssykehuset Nord-Norge, UNN), parto de kies konstruaĵoj situas en la tuja najbareco de la universitato.

La Universitata Biblioteko kaj Tromsø Muzeo ankaŭ apartenas al la universitato

Kelkaj sciencaj centroj ankaŭ funkciigas ene de la universitato, kiel ekzemple la Centro por Samaj Studoj, la Amundsen Centro por Polusaj Studoj, la Centro por Mediaj kaj Evoluaj Studoj, la Centro por Altnivelaj Studoj en Teoria Lingvistiko (CASTL), la Astrofizika Observatorio de Skibotn, ktp.

Referencoj redakti

  1. Pri UIT UiT - La Arcta Universitato de Norvegio.
  2. The largest study locations in Norway Statistics Norway.
  3. Polar Environmental Centre Arkivigite je 2005-12-11 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Universitetet i Tromsø. Nordlyd : Tromsø University working papers on language & linguistics (en,no). OCLC 54453700.
  5. 5,0 5,1 . Universitetet og høyskolen i Tromsø slås sammen (26 September 2008).
  6. . Fusjon mellom Høgskolen i Finnmark og Universitetet i Tromsø (15 February 2013).
  7. . Sammenslåing av Universitetet i Tromsø - Norges arktiske universitet, Høgskolen i Narvik og Høgskolen i Harstad (19 June 2015).

Eksteraj ligiloj redakti