Herznach

komunumo de Svislando
Herznach
Blazono de Herznach
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Argovio
Distrikto Laufenburg
Koordinatoj  47° 28′ 29″ N 8° 3′ 5″ O / 47.47472 °N, 8.05139 °O / 47.47472; 8.05139 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 29″ N 8° 3′ 5″ O / 47.47472 °N, 8.05139 °O / 47.47472; 8.05139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1290
Areo 6,26 km²
Alteco 413 m super marnivelo
Poŝtkodo 5027
Komunumkodo 4166
Mapo de Herznach
vdr

Pri la komunumo redakti

Herznach estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1290 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Herznach situas en la valo de Staffelegg, flanka valo de la rivero Sissle en la transirzono de la Tavola Ĵuraso al la Falda Ĵuraso. La komunumo konsistas el la du partoj Oberdorf, kie troviĝas la preĝejo, kaj Unterdorf, kie situas la muelejo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,26 km² , de kiuj 1,54 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,72 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 604 m s.m. sur la kulmino de la monto Egg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 405 m s.m. ĉe la bordo de la rivereto Staffeleggbach.

Trafiko redakti

Herznach estas konektita al la publika transportreto per du poŝtaŭtolinioj, unu de Araŭo al Frick kaj la alia de Herznach al Effingen.

Herznach troviĝas ĉe la norda alveturejo al la Staffelegg-Pasejo, kiu konektas Araŭon kun Frick. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 situas norde en Oberfrick en distanco de proksimume 4 km de la vilaĝocentro.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Herznach limas en nordo al Ueken, en oriento al Zeihen, en sudo al Densbüren, en okcidento al Wölflinswil, kaj en nordokcidento al Gipf-Oberfrick.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Herznach datiĝas el la jaro 1097 kiel Hercenahc.

En Herznach en frua mezepoko residencis la Senjoroj de Herznach, kies kastelo detruiĝis 1356 dum la Tertremo de Bazelo. La landaj regantoj estis la Grafoj de Habsburgo-Laufenburg kaj poste la ĉeflinio de la Habsburgoj. Post la Milito de Waldshut en la jaro 1468 la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al Burgonjo, sed post la burgonja malvenko dum la Burgonjaj Militoj kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo, la regiono en 1477 revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj, kiuj pluregis tie ĝis la jaro 1797. En la jaro 1499 la vilaĝo dum la Ŝvaba Milito estis rabatakita de bernaj kaj friburgaj trupoj. En la jaro 1797 la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio, kaj Herznach estiĝis komunumo de la argovia distrikto Laufenburg.

Eksteraj ligiloj redakti