Lützelflüh

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Unterdorf (Lützelflüh))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lützelflüh-Goldbach (stacidomo).

Lützelflüh (en Esperanto ankaŭ Lucelfluo) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo en la distrikto Trachselwald kaj ek de la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4077 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Lützelflüh
Blazono de Lützelflüh
Blazono de Lützelflüh
Blazono de Lützelflüh
Pentraĵo de la kamparo apud Lützflüh de Willi Gorgé
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Trachselwald
Koordinatoj  47° 0′ 0″ N 7° 41′ 0″ O / 47.00000 °N, 7.68333 °O / 47.00000; 7.68333 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 0″ N 7° 41′ 0″ O / 47.00000 °N, 7.68333 °O / 47.00000; 7.68333 (mapo)
Areo 26,9 km²
Alteco 585 m super marnivelo
Poŝtkodo 3432
Komunumkodo 0955
Mapo de Lützelflüh priskribo de mapo=Mapo de Lützelflüh
Mapo de Lützelflüh
priskribo de mapo=Mapo de Lützelflüh
vdr

Geografio redakti

Lützelflüh situas en la suba parto de Emme-Valo inter Langnau kaj Burgdorf, ambauflanke de la rivero Emme. La rivero dividas la vilaĝon en la pli malnova Oberdorf ĉe la okcidenta bordo kaj la pli nova Unterdorf, kiu antaŭe nomiĝis Goldbachschachen ĉe la orienta bordo. Al la komunumo apartenas krom la du kernsetlejoj la setlejoj Waldhus, Flüele, partoj de la vilaĝo Trachselwald, Ranflüh kaj Goldbach, kaj la vilaĝoj Ramsei kaj Grünenmatt.

Al la komunumo ankaŭ apartenas la eksklavoj Lauterbach kaj Oberried.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo limas al en nordo al Rüegsau, en oriento al Sumiswald kaj Trachselwald, en sudo al Rüderswil, kaj en okcidento al Hasle ĉe Burgdorf.

Dank al la eksklavoj Lauterbach kaj Oberried, la komunumo ankaŭ havas limon komunan kun Landiswil, Walkringen, Oberburg kaj Krauchthal.

Trafiko redakti

La stacidomo de Lützelflüh situas ĉe la fervojlinio de Langnau al Burgdorf.

Vilaĝo de Jeremias Gotthelf redakti

La svisa pastro kaj verkisto Jeremias Gotthelf dum jardeko estis lernejinspektoro de Lützelflüh kaj luktis kiel disĉiplo de Johann Heinrich Pestalozzi por la enkonduko de la ĝenerala lernejdevo por ĉiuj infanoj kaj kontraŭ la infanlaboro. Lia tombejo troviĝas kune kun la tombejoj de la du aliaj famaj verkistoj el Emme-Valo, nome Simon Gfeller kaj Emanuel Friedli, ĉe la suda flanko de la preĝejo en Lützelflüh. Proksime de la preĝejo ankaŭ situas la Gotthelf-Muzeo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lützelflüh datiĝas el la jaro 1225 kiel Lucelfluo. En mezepoko la loko troviĝis sub la regado de la Baronoj de Lützelflüh, ilin sekvis en la jaro 1230 la baronoj de Brandis, kies sidejo fariĝis la Kastelo Brandis. La kastelo estis vendita en la jaro 1455 al la Sinjoroj de Scharnachtal, kaj post pluraj posedantŝanĝoj ĝi fariĝis en la jaro 1607 posedaĵo de la urbo Berno. Brandis fariĝis berna voktejo. La 14-an de aprilo 1798 la kastelo bruliĝis dum la eksplodo de la Helveta Revolucio, kiu ankaŭ estis la fino de la malnovaj voktejoj. Lützelflüh fariĝis parto de la distrikto Trachselwald.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti