unu-uza (angla disposable, la franca jetable, la germana einmal-, einweg-, wegwerf-, la hispana desechable, la japana tsukaisute-no, kaj registriĝas sur la paĝo 1221 de la Esperanto-Japana vortaro; sub la kapvorto usa e getta en la Vocabolario Italiano-Esperanto registriĝas la esprimo unu-nur-uza.)

Forĵetebla servico: la dekstra taso estas el papero, la resto de la pladoj estas el plasto
Kodak front up.jpg
Handwarmers.JPG
Contact lens.JPG
100 Yen lighter.JPG

Unu-uza ilo, aŭ forĵeteblilo estas produkto destinita al unusola uzo, post kiu ĝi estas reciklita aŭ forĵetita kiel solida rubo. La esprimo kutime implicas malmultekostecon kaj mallongperspektivan komforton prefere ol mez-longperspektiva konsistenco. La esprimo foje estas ankaŭ uzita por produktoj uzeblaj dum kelkaj monatoj (ekz. Unu-uzaj aerfiltriloj) por diferenciĝi de similaj produktoj kies uzo estas longdaŭra (ekz. Lavindaj aerfiltriloj).

En la kuirejoRedakti

Unu-uza kuirejaj uzaĵoj estas faritaj el papero, aluminio kaj plasto, kotonostirenŝaŭmo. Uzeblaj plastaj kaj stirenŝaŭmaj iloj ne estas recikleblaj. Konsiderante la grandajn mediajn damaĝojn, kiujn ili kaŭzas, ili komencis produkti forĵeteblajn uzaĵojn el naturaj materialoj kiel bambuo kaj maizfolioj.

Kontraŭaj leĝojRedakti

En 2019, Eŭropa Unio anoncis malpermeson uzi forĵeteblajn tasojn ĝis 2021, por redukti la kvanton de rubo kaj median poluadon en mikroplastoj. Barato ankaŭ diris, ke ĝi malpermesos sian uzon ĝis 2022 kaj Tajvanon ĝis 2030.

La kazo de MeksikurboRedakti

Unu el la plej grandaj ĉefurbegoj de la mondo anoncis la batalon kontraŭ plastaj rubaĵoj: Plastaj saketoj jam de unu jaro estas malpermesitaj. Nun pluaj forĵetaj produktoj estas trafitaj.

En Meksik-urbo ekde la 1-a de januaro 2021 validas malpermeso pri unufoj-uzaj plastaĵoj. De tiam certaj plastaj objektoj, kiuj estas destinitaj por nur unufoja uzo, ne plu estu vendataj. Tiel la registaro de la meksika ĉefurbo volas redukti la konsumon kaj la almerkatigon de biologie nemalkomposteblaj objektoj.

La malpermeso ampleksas ekzemple forkojn, tranĉilojn, kulerojn, kirlilojn, telerojn kaj suĉilojn el plastaĵoj. Same tio koncernas kafokapsuletojn, vatostangetojn, balonetojn, trinkujojn kaj iliajn kovrilojn, pelvojn por nutraĵoj "kiuj konsistas tute aŭ parte el plastaj materialoj kaj estas destinitaj por esti forĵetataj post unufoja uzo, escepte de tiuj kiuj estas kompoŝteblaj".

La aŭtoritatoj volas unue milde kontroli la plenumon de la leĝaj preskriboj. Tial dum la unuaj monatoj ne estos sankcioj kontraŭ pekantoj. Anstataŭe la aŭtoritatoj provos informi la civitanojn. La konsumantoj ŝanĝu siajn kutimojn direkte al pli daŭripova vivostilo.

Laŭ kalkuloj de la organizo "Verda Paco" en Meksiko estas produktataj ĉiujare pli ol sep milionoj da tunoj da plastaĵoj, preskaŭ la duono el ili estas pakaĵmaterialoj. Kaj kvankam multo el tio estas reciklebla, finfine ĝi ne estas devige reciklata.

Dum la pasintaj jaroj la organizo postulis ripete striktajn leĝojn je nacia nivelo kiuj malpermesas la uzon de forĵetaj plastaĵoj ĉar ili havas gravajn efikojn al la ekologiaj sistemoj kaj al la diverseco de specioj.

Laŭ indikoj de diversaj organizoj en Meksiko ĉiu familio forĵetas en jaro averaĝe 650 plastajn saketojn kies uzodaŭro estas taksata al 15 minutoj, dum la natura medio bezonas por ilia malkompostado almenaŭ cent jarojn. En la batalo kontraŭ la inundo de plastaj rubaĵoj Meksik-urbo havas modelan funkcion, eble eĉ trans la limojn de la lando. Ĉar la ĉefurbego estas kun 22 milionoj da loĝantoj en kaj ĉirkaŭ la urbo la plej loĝata urba regiono de norda Ameriko.

Vidu ankaŭRedakti