Urbodomo de Sátoraljaújhely

La Urbodomo de Sátoraljaújhely estas signifa baroka historia monumento en Sátoraljaújhely, laŭ la ĉefplaco.

Urbodomo de Sátoraljaújhely

Historio redakti

Sátoraljaújhely estis nomumita administra centro de Zemplén en mezo de la 18-a jarcento, tial oni konstruis departementan domon inter 1754 kaj 1768. En la domego havis lokon ankaŭ la arkivo kaj la prizono. La konstruaĵo estis renovigita en 1832. En la jaro 1843 tertremo okazis, poste oni renovigis la departementan domon. Pli nova alo estis konstruita en 1859 por la prizono, sed en la 1980-aj jaroj ĝi malkonstruiĝis. En 1905 dum la politikaj krizoj ankaŭ tie okazis akraj disputoj.

La origina urbodomo ekde 1894 funkciis en la nuna muzeo. En 1950 Zemplén ĉesis, la urba kaj la distrikta administradoj translokiĝis al la iama departementa domo. Inter 1966 kaj 1974 la konstruaĵo estis renovigita. En 1999 oni oficiale deklaris ĝin loko de la municipa administrado.

Apartenas al la historio, ke en Lajos Kossuth en 1831 el la balkono parolis al la popolo kaj en la arkivejo laboris longe Ferenc Kazinczy.

 
La arkivo ankaŭ nun funkcias en la domego

Konstruaĵo redakti

La urbodomo situas laŭ la trotuaro. En mezo de la fasado funkcias la enirejo, pli supre estas ornama balkono. Malantaŭe etendiĝas la kunvena ĉambrego. En la arkivejo la ŝrankoj (faritaj en 1776) ankaŭ nun funkcias. Malantaŭ la domego korto etendiĝas, iam estis tie puto, nun esta busto pri Ferenc Kazinczy (farita de Pál Pátzay).

Fontoj redakti